| Marco Trevisan Herraz |
Mi naskiĝis la 19an de aprilo de 1978 en Madrido. Mi estas italhispana
kaj mi tre multe vojaĝis dum mia infaneco danke al miaj gepatroj;
mi vizitis Baraton, Indonezion, Singaporon, kaj Italion.
Nun mi loĝas en Madrido, Hispanio.
Akademie:
Mi ĉiam interesiĝis pri scienco. Post miaj mezlernejaj studoj, mi komencis studi fizikon en 1997 en
la Aŭtonoma Universitato de Madrido. Mi studas
teorian fizikon, kaj aktuale mi tre interesiĝas pri matematikaj modeloj, kiuj
klarigu, kiel funkcias la teorio de evoluado. Mia intereso estas de astrobiologia
vidpunkto, ĉar komprenante kiel evoluis vivon en la Tero, ni komprenos, pli
ĝenerale, kio estas vivo en la Universo.
Esperantece:
Mi jam aŭdis pri esperanto de mia infaneco. Tamen, mi
ekstudis ĝin
memzorge en la somero de 1996, kiam mi hazarde trovis esperanto-lernolibron
ĉe la publika biblioteko apud mia hejmo. Ĝis 1997 mi ne
estis tre agema, ĉar mi ne konis multajn esperantistojn.
Tamen, kiam mi ekuzis interreton, mi komencis uzi ĉiutage
la lingvon. En novembro de 1999 mi kreis kun aliaj geamikoj universitatan
esperanto-asocion, kaj mi instruis esperanton al la asocianoj; bedaŭrinde, multaj
ne daŭre estis en la universitato, kaj la grupo malaperis la sekvantan jaron.