| Lars Sözüer |
Naskigxis en Germanujo la 31-an de Decembro 1967.
Cxiam interesigxis pri Astronomio. Studis fizikon en la Universitato Bonn
de 1989 gxis 1995. Dume vizitis ankaux kelkajn stelsciencajn kursojn.
Diplomigxis je temo pri eksperimenta ereta fiziko je mezaj energioj.
La studobjekto de la eksperimentoj estas la protono.
De 1996 gxis 1999 doktorigxis pri simila temo cxe la Universitato Erlangen.
Tre baldaux ekzamenigxos, tamen jam eklaboris kiel post-doktoro
cxe esplorejo DESY en Hamburgo.Tie nun okupigxas pri komputilaj
aferoj ligitaj al datum-akirado en granda eksperimento je altaj energioj HERA-B.
Tiu eksperimento celas i.a. al esploro de la t.n. CP-malobeo,
afero ligita ankaux al kosmologio, al la malsimetrio inter materio kaj malmaterio.
Esperantigxis jam dum la ekstudo en 1990 per intensa semajnfina kurso de la
Bonna E-junularo. Tamen pauxzis sepjarojn kaj reesperantigxis maljam en 1998.
Nun edukas siajn du filinojn en E-o. Pli sxatintus transdoni la turkan,
lingvon de sia patro, sed tute nesuficxe regas gxin.
Ne estas ia funkciulo en la E-movado. Kiel ano de Pasporta Servo invitas vin
resti kelkajn tagojn en sia hejmo.
Posxta adreso:
Lars Sözüer
Max-Zelck-Straße 11D-22459 Hamburg Germanujo
Ret-posxto: soezueer@mail.desy.de
Telefonoj: +49-40-58917303 hejme
+49-40-8998-4849 oficeje
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html