Astronomia Staĝo ĉe "Kvinpetalo", 1.9 - 5.9.2000, Bureso, Francio


Esperanto-centro "Kvinpetalo", kiu situas en vilaĝeto Bureso en Francio, jam trian fojon organizis ĉi-jare Astronomian Staĝon. Ĉi-foje AEK uzis tiun eblecon por sin reklami kaj kunveni dum la Staĝo. Laŭ opinioj de pluraj partoprenintoj la aranĝ sukcesis. Pri tio ni devas danki al la gvidanto - Patrick Lagrange kaj al kvinpetalanoj, kiuj organizis bonajn kondiĉojn por ni ĉiuj.

Tiu ĉi paĝoj ĉefe reprezentas foto-raporton de la Staĝo.
La temoj kiuj estis pritraktitaj dum la evento estis tre abundoj - de la Historio de Astronomio ĝis Perspektivoj de Astronomio en diversaj landoj. Jen Patrick startis de la praepokaj sciencoj ( Astronomio - parto de Matematiko, ... ).

Staĝanoj atente aŭskultis preleganton. Sur tiu foto - Hanna, Witold kaj Johano absorbas la vortojn de Patrick.

Ankaŭ aliaj same faris:

Inter pluraj prelegoj speciale rimarkeblis tiu pri Suna Sistemo, kiu interalie estis "memfarita" de nia gvidanto:

Por pli bone imagi la grandskalecon de la Suna Sistemo estis bezonata helpo. Jen Lars kaj Johano "subtenas" la tutan Sunan sistemon.

   

Krom pluraj studadoj ankaŭ ne mankis observado, kiu estis orginizita kaj sur korto de "Kvinpetalo" tage, kaj vespere ( eĉ matene ) en loka stadiono. Post prezento de la Suno ĉiu staĝano povis mem ekvidi artefaritan sunan eklipson ...

sunaj makuloj

Dum vesperaj kaj matenaj observadoj ni konatiĝis kun konstelacioj, Luno, planedoj, duopaj steloj ...

Ofte post ( kaj antaŭ ) vesperaj observadoj en loka stadiono ni estis invititaj al domo de familio Rapley ( estis bone iom varmiĝi jam dum iom malvarmetaj vesperoj ). Dankon al gastamo de geRapley.

Ekster la lecionoj staĝanoj diskutis evoluon de AEK kaj ellaboris planon de la estonta agado. Jen aktivuloj promenas dum dimanĉa libertempo en tre agrabla ĉirkaŭaĵo.

Por memoro estis farita komuna foto de ni. Jen ni estas! Ni jam atendegas venontjaran staĝon ĉe Patrick sur pinto de Monto Chiran. Ni certe venas! Ĉu ankaŭ vi? Sendu al AEK mesaĝon pri via alveno. Jen Patrick ankaŭ atendas vin.

   

Ĝis la sudaj Alpoj venontseptembre!

Ree al la Kluba paĝo