Johano Rapley


Johano skribas:

Jen vi devigas min konfesi ke mi estos cxi-jare 73 jarojn juna, laboris 28 jarojn kiel kontisto por grekaj sxipoposedantoj (cxefe en Londono) kaj entute 10 jarojn (1951-55; 1983-86; 1989-92) cxe la Centra Oficejo de UEA. Tri-foje kasisto de la Londona Esperanto-Klubo, mi estas hodiaux (tro fiere) gxia honora vic-prezidanto.
Miaj plej belaj astronomiaj tagoj estis inter 1986 kaj 1989 en Auckland, Novzelando, kie nia esperantista amiko ege modesta Trevor Rounthwaite estis unu el la cxefaj astronomoj cxe la observatorio. Mi profitis de la bela ekipajxo tie por prezenti prelegon pri la amplekso de la universo al la Novzelanda Esperanto-Kongreso en 1985. Vere pluzuriga okazo por mi; espereble ankaux por aliaj.
Posxta adreso:
adreso de "Kvinpetalo"
retadreso: rapley@club-internet.fr


Ree al pagxo "Nia Teamo"