D-ro David Galadí-Enríquez


David Galadí-Enríquez [dabid' galadi' enrikes] naskigxis en la urbo Kordovo, suda Hispanio, en la jaro 1969. Li interesigxis pri astronomio kiel infano, danke al dauxra kontakto kun la noktaj cxieloj de la montoj apudaj al sia urbo, la Bruna Montaro (Sierra Morena), kaj danke ankaux al la legado de la verko de la hispana astronomo Josep Comas-Solà. Samkiel pluraj junaj sciencistoj de lia generacio en kaj ekster Hispanio, la sciencaj televidserioj de Félix Rodríguez de la Fuente, Jacques Cousteau, David Attenborough kaj, cxefe, Carl Sagan, lasis profundan imprezon en li, kaj kontribuis al lia decido igxi sciencisto.

Li lernis Esperanton en la esperanto-klubo de la gimnazio Séneca, Kordovo, kie li studis dum kvar jaroj antaux ol komenci siajn universitatajn studojn pri fiziko en la universitato de Granado. Li finis sian studadon pri fiziko en la universitato de Barcelono, en la specialajxo astrofiziko. Li doktorigxis en tiu sama universitato en la jaro 1998 per tezo dedicxita al astrometrio kaj fotometrio de grupoj de junaj steloj (malfermaj stelamasoj).

Nuntempe, li agas kiel esploristo en la Centro pri Astrobiologio cxe Torrejón de Ardoz, apud Madrido, kie li partoprenas en projeto por aplikado de robotaj teleskopoj al astronomiaj studoj rilataj al la vivo en la kosmo.

Adreso:
David Galadí-Enríquez
Centro de Astrobiología
INTA, edificio S-18
Carretera de Ajalvir, km 4
E-28850-Torrejón de Ardoz (Madrid, Hispanio)
dgaladi@am.ub.es
http://www.am.ub.es/~dgaladi/dgaladi/dgaladi.html ************************************************************


Ree al pagxo "Nia Teamo"