D-ro David Galadí-Enríquez


David Galadí-Enríquez [dabid' galadi' enrikes] naskiĝis en la urbo Kordovo, suda Hispanio, en la jaro 1969. Li interesiĝis pri astronomio kiel infano, danke al daŭra kontakto kun la noktaj ĉieloj de la montoj apudaj al sia urbo, la Bruna Montaro (Sierra Morena), kaj danke ankaŭ al la legado de la verko de la hispana astronomo Josep Comas-Solà. Samkiel pluraj junaj sciencistoj de lia generacio en kaj ekster Hispanio, la sciencaj televidserioj de Félix Rodríguez de la Fuente, Jacques Cousteau, David Attenborough kaj, ĉefe, Carl Sagan, lasis profundan imprezon en li, kaj kontribuis al lia decido iĝi sciencisto.

Li lernis Esperanton en la esperanto-klubo de la gimnazio Séneca, Kordovo, kie li studis dum kvar jaroj antaŭ ol komenci siajn universitatajn studojn pri fiziko en la universitato de Granado. Li finis sian studadon pri fiziko en la universitato de Barcelono, en la specialaĵo astrofiziko. Li doktoriĝis en tiu sama universitato en la jaro 1998 per tezo dediĉita al astrometrio kaj fotometrio de grupoj de junaj steloj (malfermaj stelamasoj).

Nuntempe, li agas kiel esploristo en la Centro pri Astrobiologio ĉe Torrejón de Ardoz, apud Madrido, kie li partoprenas en projeto por aplikado de robotaj teleskopoj al astronomiaj studoj rilataj al la vivo en la kosmo.

Adreso:
David Galadí-Enríquez
Centro de Astrobiología
INTA, edificio S-18
Carretera de Ajalvir, km 4
E-28850-Torrejón de Ardoz (Madrid, Hispanio)
dgaladi@am.ub.es
http://www.am.ub.es/~dgaladi/dgaladi/dgaladi.html ************************************************************


Ree al paĝo "Nia Teamo"