| "Astronomio: Amatoroj kontribuas", 8-15.9.2001, Monto Chiran, Francio |
Unua Informbulteno de la 1a AEKa Astronomia Staĝo.
Observatorio de Monto Chiran, 8-15.9.2001
Historio de la Observatorio
Dum la jaro 1963 Karol Fehrenbach, tiama direktoro de la AltProvenca Observatorio , lanĉis la ideon ekipi francajn astronomojn per 1 metra teleskopo. Por tio li komencis esploradon de 5 lokoj: 3 apud la itala landlimo en la sudfrancaj Alpoj, 1 en Korsiko kaj 1 pli malpli mezvoje inter la itala landlimo kaj rodana valo, sub la plejofte klara ĉielo de Francio. Finfine en 1967 estis elektita la lasta - sur la Monto Chiran (Ŝiran). Tiel, en 1971 j. oni konstruis dometon, sur la pinto de la monto, kiu utilas kiel ŝirmilo kontraŭ veteraĉo ( se ĝi okazas ). Sekvis konstruado de kupolo , sub kiu troviĝas la teleskopo, kaj loĝejo, kie loĝas vizitantoj.
La Observatorio ekfunkciis en 1974 j. kaj servis al profesiuloj ĝis 1986, kiam multaj astroobservejoj en Francio estis fermitaj ĉefe pro ekonomiaj kaj politikaj kaŭzoj. En 1989 asocieto A.B.C.D.E. de apuda vilaĝeto Blieux klopodis refunkciigi la malplenaj konstruaĵoj lanĉinte projekton pri Astronomia turismo en la regiono. Por tiu celo oni dungis spertulon pri Astronomio - Patrick Lagrange. Poste oni financis konstruadon de 305 mm-an teleskopon, kiun ekde la spegulo ĝis la meĥanikaĵoj mefaris Patrick kun helpo de meĥanikisto. Nune en Observatorio oni ne nun prezentas riĉecon de Provenca ĉielo, sed ankaŭ esploras duopajn stelojn.
Programo de la staĝo
Aldone, ni havos regulajn observadojn kaj nudokule, kaj teleskope. Ni lernos uzi filtrojn, ekscios pri fotometrio. La plej gravas, ke ni lernos kiel ni, amatoroj, povas fari tre gravan kaj ege utilan laboron por profesiuloj.
Kotizo
La kotizo estas 170 Eŭroj kaj inkluzivas partoprenon en la staĝo,
loĝadon en Observeja domo, manĝproduktojn. Ni kuiros mem, tial
se iu havas iujn specialajn dezirojn pri iuj manĝproduktoj - informu
anticipe.
Eblecoj pagi :
UEA-konto: AEKL-I "Astronomia Esperanto-Klubo". La kasisto
(J.C.Rapley, 2 rue du Stade, FR-86410 Bouresse, rete :
rapley@club-internet.fr )
volonte akceptas rekte cxe si ĉekojn (ne «Eurocxekojn») en britaj
pundoj, francaj frankoj aŭ germanaj markoj skribitajn favore al
"J.C. Rapley". Eblas ankaŭ nederlandaj «girobetaalkaarten» en
guldenoj. Pagante el sia UEA-konto al aekl-i oni bonvolu sendi
kopion de la ĝirilo al la kasisto (au alimaniere informi) por ke
la pago estu akurate enskribita.
La loko
La loko estas prezentata en speciala TTT-paĝo ( http://www.esperanto.org/AEK/chiran.htm )
Se Vi havas iujn demandojn rilatajn al la evento kontaktu
kunordiganton de AEK ( amik99_1999@yahoo.com ).
Ĝis la Staĝo!