Ni bonvenigas Vin sendi artikolojn pri diversaj Astronomiaj kaj Astrofizikaj
temoj ( tradukitajn aŭ originalajn ). Se vi tradukas iun artikolon
bonvolu indiki titolon de la fonto. Se vi trovis en la Reto iun artikolon
konvenan por inkludi ĉi-tien sendu al ni ligilon. Ni kore dankas ĉiujn
aŭtorojn pro ilia laboro !
Marco Trevisan Herraz ( Hispanio )
"Akvo en la Luno". Ĉu la Luno havas akvon? Jen la demando farita de sciencistoj el la tuta mondo
dum la lastaj jaroj. Post daŭraj esploradoj, kaj jaroj dubante,
la fina konkludo estas, ke tre eblas trovi akvon, kaj eĉ pli ol tio, kion oni komence pensis.
Nur mankas definitiva pruvo: Vidi ĝin.
Helio J. Rocha Pinto ( Brazilo )
"La Kemia Evoluado de la Galaksio". La teorio de la kemia evoluado de la galaksioj estas tre nova kompare
kun kelkaj branĉoj de Astrofiziko. Ĝi estis kreata de diversaj esploristoj
dum la 60-jardeko. Tie ĉi, vi povus trovi kelkajn konceptojn de tiu teorio
kaj lerni iomete pri nia Galaksio.
Amri Wandel ( Israelo )
"Ĉu ni estas solaj?" Tre interesa artikolo. Se la temo interesas Vin iru al nia
SETI@home - paĝo.
Amri Wandel ( Israelo )
"La spacmisio al Marso" Ankoraŭ unu artikolo de Amri surbaze de lia prelego
dum la UKo en Adelajdo. La artikolo troviĝas en TTTejo de Simono Pejno ( x-versio ne ekzistas ).
Helio J. Rocha Pinto ( Brazilo ) "Nova sunsistemo estis eltrovata!"
Temas pri nova planedsistemo, kiun oni malkovris la 16an de Aprilo 1999 ĉirkaŭ
stelo Upsilon Andromedae.
Helio J. Rocha Pinto ( Brazilo ) "Ĉu vi iam aŭdis pri kvazaŭsatelitoj?"
Malofta klaso de objektoj, kiuj ŝajnas similaj al la tradiciaj lunoj,
povas ekzisti ĉe la malproksimaj limoj de la sunsistemo.
Tiuj objektoj estas nomataj kvazaŭsatelitoj, ĉar ili ne rivoluas
ĉirkaŭ planedo; ili orbitas la Sunon apud najbaraeco de planedo.
Helio J. Rocha Pinto ( Brazilo ) "Planedaj Nebulozoj ne estas ĉiuaspekte planedformaj"
La planedaj nebulozoj estas konataj kiel sferaj gasamasoj, kiuj estas malrapide disjxetataj en la interstelspacon, okaze de la morto de
sunsimilaj steloj. Pro tiu sfereco, oni iam pensis ke ili estis planedaj diskoj. El tio originas ilia nomo: planeda nebulozo. Tamen, tiu
sfereco ne estas ordinara karaktero de la planedaj nebulozoj.
Garbhan MacAoidh ( Irlando )
"COSMOS 2000 - Urbo Tullamore malfermas fenestron al la universo"
Nia klubano Garbhan skize prezentas Astronomian festivalon
okazintan en Irlando. La festivalon partoprenis ankaŭ esperantistoj.
Helio J. Rocha Pinto ( Brazilo ) "Kiel oni mezuras la aĝon de stelo? "
Kelkfoje, oni legas pri stelo kiu havas iun aĝon, pri junaj kaj maljunaj steloj, ktp.
La leganto certe foje demandas kiel oni scias - kiomas la aĝo de stelo.
Tiu artikolo pritraktas tiun aferon.
David Galadí-Enríquez (Hispanio) "Aliaj mondoj: la malkovro de planedoj ekster la Sunsitemo"
Alia interesa artikolo pri novaj planedoj ekster la Sunsistemo.
Amri Wandel (Israelo) "La moderna astrofiziko"
Enkoduka artikolode la "Astronomia Almanako 2000" verkita de elstara profesia astrofizikisto kaj esperantisto - nia AEKano.
Skiza prezento de moderna astrofiziko.
Antonio M. Sánchez kaj Marco Trevisan (Hispanio) "Komentoj pri stelevoluo"
Detala rakonto pri stelevoluo. Sendube interesa artikolo por "averaĝa" amatoro.
Antonio M. Sánchez (Hispanio) La astronomia observatorio "El roque de los Muchachas" en
la kanaria insulo La Palma. Tre interesa, plena da fotoj, artikolo de nia Antonio pri konatiĝo kun la plej astronomia
loko en Eŭropo.
Amri Wandel (Israelo) "Ses Tagoj de Kreado de la Pra-eksplodo ĝis la Homo"
Artikolo de Amri Wandel prezentita kiel prelego enkadre de la Internacia Kongresa Universitato dum la 85a Universala Kongreso
de Esperanto ( Tel-Avivo, 2000 ).
Helio J. Rocha Pinto ( Brazilo ) "La komponantoj de la Galaksio"
Don Harlow (Usono) Ses "tradukekzercoj" de Don Harlow. Ses tre interesaj tradukaĵoj rilataj al lastaj malkovroj en Astrofiziko. La kolekto enhavas artikoletojn "Varuno", "Akvo sur Marso", "Hubble rivelas antaŭe neviditajn perkutondojn",
"Ĉu la tera magneta kampo peneas?", "Virtuala Teleskopo observas superrekordan asteroidon"
kaj "Pezmetalaj steloj". Ege interesa legaĵo!
Ree al ĉefpaĝo
|