La planedaj nebulozoj estas konataj kiel sferaj gasamasoj, kiuj estas malrapide disĵetataj en la interstelspacon, okaze de la morto de sunsimilaj steloj. Pro tiu sfereco, oni iam pensis ke ili estis planedaj diskoj. El tio originas ilia nomo: planeda nebulozo. Tamen, tiu sfereco ne estas ordinara karaktero de la planedaj nebulozoj. Jam de kelke da tempo, la astronomoj ekkonas ke tiuj objektoj povas prezentiĝi je pluraj formoj: sfera, toroida, dupolusa, neregula, ktp. Unu el la pli novaj eltrovoj estas ke ili ankaŭ havas variajn formojn depende de la ondolongo en kiu oni observas.
Ekzemplo de nesfera planeda nebulozo: La Nebulozo de
Sablohorloĝo (foto farita de la
Spaca Teleskopo Hubble, R. Sahai kaj J. Trauger, Jet
propulsion Laboratory - NASA).
Tiu eltrovo estas farita de internacia teamo, subgvido de D-ro Patrick Huggins (Universitato de Nov-Jorko). Ili eltrovis du aglomerojn de molekula gaso, forĵetatajn laŭ kontraŭaj direktoj disde la planeda nebulozo BD +30°3639. Tiuj observoj devos klarigi la fizikan meĥanismon kiu donas al tiuj objektoj tiajn komplikajn formojn..
BD +30°3639 estas 5000 lumjaroj malproksime de Tero, lokata en la konstelacio Cigno. La historio de ĝia formiĝo estas komuna al preskaŭ ĉiu stelo kiu havas mason similan al suna. Kiam la stelo maljuniĝas, densa senbrula kerno formiĝas, kaj la stela atmosfero ekspansiiĝas. Nestabilecoj igas la stelon forigi la plej eksteraj tavoloj de sia atmosfero, formante samtempe la planedan nebulozon (el la forĵetita maso) kaj blankan nanon (el la restanta densa kerno). La planeda nebulozo ekbrilas pro la varmigo fare de la centra mortanta stelo.
La astronomoj eltrovis la molekulajn gasaglomerojn uzante kvin kunligitajn
15-metrajn radioteleskopojn de la Institut de Radioastronomie Millimetrique
at Plateau de Bure en Francujo. La aglomeroj ekaperis kiam la radioriceviloj
observis en la ondolongo de 1.3 milimetroj, kie molekuloj de CO emisias.
Vidu la bildojn malsupre. Ili komparas kiel la nebulozo estas vidata en
tiu ondolongo, kaj en proksima ondolongo.
![]()
La planeda nebulozo BD +30°3639 ŝajnas malidenta depende de la ondolongo en kiu ĝi estas observata. La maldekstra bildo montras uniforman haloon far la ekspansiiĝanta varmega gaso, kiu etendiĝas ĝis 0.1 lumjaroj. La dekstra bildo izolas la du molekulajn gasaglomerojn, ĉiun el ili havantajn jupiteran mason kaj malproksimiĝantaj je 160 000 kilometroj po horo de la centro. Foto de Patrick Huggins (NYU) kaj Rafael Bachiller (Observatorio Astronomico Nacional) |
La teamo anoncis ke la du nubetoj estas malproksimiĝanta disde la nebuloza centro je 160 000 kilometrojn po horo, kaj havas masojn similajn al tiu de Jupitero. Tiuj gasaj pafaĵoj kredeble formiĝis kiam nevideblaj, rapidegaj ĵetoj el la centra stelo koliziiĝis kun la nebulozo. La interagado premis la gason, formante densajn molekulajn aglomerojn, kaj akceligante ilin. Eble, la evoluo de tiu fenomeno estas kaŭzo de la ekapero de aliaj formoj de la planedaj nebulozoj. Ĉi observo permesos plian studon pri tiu afero.