Se Vi volas vidi supersignojn premu cxi-tie

Anonctabulo

Cxi-tie estas loko por diversaj anoncoj, kiujn sendas al ni anoj de AEKo kaj aliaj esperantistoj. La anoncoj aperas tuj post la ricevo. La anoncoj nur devas rilati al agado de la Klubo. Pri enhavo de la anoncoj respondecas nur homoj,kiuj sendas ilin.

11.01.2000

Franca Esperanto-Centro "Kvinpetalo" (Bouresse,Francio) organizos ekde la 1a gxis la 5a de Septembro 2000 jaro kurson pri Astronomio por esperantistoj. Gvidanto - Patrick Lagrange. La kosto de partopreno estas proksimume 900 fr.fr. ( 140 euroj ), kio inkluzivas aligxkotizon, logxadon kaj mangxojn. La fervoja stacio por Bouresse estas Poitiers, al kiu veturas trajnoj TGV rekte de flughaveno Charles de Gaulle en Parizo ( Bureso estas vilagxo 30 km sude de Poitiers ). La detala programo akireblos en "Kvinpetalo" aux sur niaj TTT-pagxoj.
Je la nomo de AEKo ni tutkore deziras sukceson al Kvinpetalanoj en ilia agado!


12.01.2000

AEKo planas organizi sian unuan kunvenon dum la 85a Universala Kongreso de UEA en Tel-Avivo ( Isrealo ). Ni invitas al la UKo cxiujn AEK-anojn kaj interesigxantojn pri Astronomio kaj Astrofiziko. Ni petas anonci cxiujn potencajn partoprenontojn sendante retposxton al astro_esp@xoommail.com. Vi ankaux povas indiki kiun programon havu la kunveno. Ni povas proponi al vi, kune kun konatigxa kunsido en iu kafejo ( laux via gusto ), viziton al Astronomia Observatorio en Givatayim ( urbo ene de Tel-Aviva areo ), renkontigxon kun anoj de Israela Astronomia Asocio, vespernoktan cxielobservadon k.a. Detalojn petu cxe AEKo.
Sendepende de viaj planoj konatigxu kun TTTejo de la UKo http://www.esperanto.org/uk2000 .
Vizitu en 2000a jaro Sanktan Landon!


17.01.2000

Por interesigxantoj pli multe scii pri Franca Esperanto-Centro "Kvinpetalo" jen ligilo al gxia TTTejo:
http://hometown.aol.com/yannickdum/kvinpetalo.html


6.02.2000

Vizitu la Astrofizikan Instituton de Kanarioj  www.iac.es ; vidu tie la bildgalerion, vizitu la observejojn de El Teide (El Tejde) kaj tiun de El Roque de los Muchachos (Roke de los Muchachos), en la insulo La Palma, kie komencigxas la konstruo de Granda Teleskopo de Kanarioj (GranTeKan).
La pagxaro de la Instituto legeblas kaj hispane kaj angle.


14.02.2000

Jen programo de la Astronomia semajno en "Kvinpetalo". AEKanoj anoncu vian cxeeston sendante retposxton al la klubo. Ni invitas cxiujn interesigxantojn!
Programo de la semajno


25.07 - 1.08.2000, la 85a Universala Kongreso de Esperanto

La 85a Universala Kongreso de Esperanto okazas ekde la 25a de Julio gxis la 1a de Auxgusto en Tel-Avivo (Israelo). Dum la UKo estas planata fondkunveno de Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo). Ankaux okazos aliajn kunvenojn interesajn por AEKanoj. Jen la listo de de tiuj eventoj. Se vi ne povas cxeesti la kongreson, sed volus ke via opinio ( ideo, propono, komento ) estu konsiderata dum la kunveno skribu gxin cxi-tie kaj premu la butonon:

Ree al kovrilpagxo