| Anonctabulo |
|
Ĉi-tie estas loko por diversaj anoncoj, kiujn sendas al ni anoj
de AEKo kaj aliaj esperantistoj. La anoncoj aperas tuj post la ricevo. La
anoncoj nur devas rilati al agado de la Klubo. Pri enhavo de la anoncoj
respondecas nur homoj,kiuj sendas ilin.
Franca Esperanto-Centro "Kvinpetalo" (Bouresse,Francio) organizos ekde la 1a ĝis la 5a
de Septembro 2000 jaro kurson pri Astronomio por esperantistoj. Gvidanto
- Patrick Lagrange. La kosto de partopreno estas proksimume 900 fr.fr. ( 140 eŭroj ),
kio inkluzivas aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝojn. La fervoja
stacio por Bouresse estas Poitiers, al kiu veturas trajnoj TGV rekte de
flughaveno Charles de Gaulle en Parizo ( Bureso estas vilaĝo 30 km
sude de Poitiers ). La detala programo akireblos en "Kvinpetalo" aŭ
sur niaj TTT-paĝoj.
AEKo planas organizi sian unuan kunvenon dum la 85a Universala Kongreso de UEA en Tel-Avivo
( Israelo ). Ni invitas al la UKo ĉiujn AEK-anojn kaj interesiĝantojn pri Astronomio kaj
Astrofiziko. Ni petas anonci ĉiujn potencajn partoprenontojn sendante retpoŝton
al astro_esp@esperanto.nu. Vi ankaŭ povas
indiki kiun programon havu la kunveno. Ni povas proponi al vi, kune kun konatiĝa kunsido
en iu kafejo ( laŭ via gusto ), viziton al Astronomia Observatorio en Givatayim ( urbo ene
de Tel-Aviva areo ), renkontiĝon kun anoj de Israela Astronomia Asocio, vespernoktan
ĉielobservadon k.a. Detalojn petu ĉe AEKo.
Por interesiĝantoj pli multe scii pri Franca Esperanto-Centro
"Kvinpetalo" jen ligilo al ĝia TTTejo:
Vizitu la Astrofizikan Instituton de Kanarioj www.iac.es
; vidu tie la bildgalerion, vizitu la observejojn de El Teide (El Tejde) kaj tiun de El Roque de los Muchachos
(Roke de los Muchachos), en la insulo La Palma, kie komenciĝas
la konstruo de Granda Teleskopo de Kanarioj (GranTeKan).
Jen programo de la Astronomia semajno en "Kvinpetalo". AEKanoj anoncu
vian ĉeeston sendante retpoŝton al la klubo. Ni invitas
ĉiujn interesiĝantojn!
La 85a Universala Kongreso de Esperanto okazas ekde la 25a de Julio ĝis la 1a de Aŭgusto en Tel-Avivo (Israelo). Dum la UKo estas planata fondkunveno de Astronomia Esperanto-Klubo (AEKo). Ankaŭ okazos aliajn kunvenojn interesajn por AEKanoj. Jen la listo de de tiuj eventoj. Se vi ne povas ĉeesti la kongreson, sed volus ke via opinio ( ideo, propono, komento ) estu konsiderata dum la kunveno skribu ĝin ĉi-tie kaj premu la butonon:
|