Vintraj Konstelacioj

Vintro estas jarsezono kun malhelaj kaj longaj noktoj,gxi estas do bona sezono por cxielobservado.
Kompreneble oni devas scii per kio komenci...

Por bone orientigxi ,mi rekomendas unue lokalizi brilan konstelacion de ORIONO, laux suda-sudorienta horizonto. Orionon, kun siaj tri lauxlinie situantaj lumaj steloj (oni nomas ilin "Tri Regxoj"), ne eblas maltrafi. Gxi majestege brilas per siaj lumigaj steloj. Iom pli malsupre ,dekstre de la Tri Regxoj trovigxas tre brila stelo nomata RIGXELO, kiu estas la 6-a plej brila stelo de la cxielo. Tiu stelo estas granda kaj lumas flavblue. Iom pli supre kaj maldekstre de la Tri Regxoj oni vidas BETELGXUZOn, grandan, rugxan, mortontan stelon. Gxi estas 10 miliardoj da jaroj agxa.(Fakte la steloj bluaj kaj blankaj estas junaj kaj rugxaj maljunaj).

Sed ni revenu al Oriono ! Gxi formas bone videblan preskaux rektangulon. Laux la greka mitologio, Oriono estas filo de Posejdono, mara regxo, estis giganta cxasisto. Oni povas imagi, ke la Tri Regxoj estas lia ledzono de kie pendas sabro. Rigxelo kaj maldekstra de gxi stelo estas Orionaj kruroj. Sekve, Betelgxuzo kaj stelo dekstre de gxi estas Orionaj brakoj. Supre de Betelgxuzo, kelkaj feblaj steloj formas maldekstran manon de Oriono,per kiu li svingas la klabon. Iom pli dekstre la steloj lokitaj laux parto de duoncirklo formas Orionan sxildon. Cxasisto Oriono sxajnas esti batalanta. Kun kiu? Se oni rigardas ledan zonon de Oriono kaj oni imagas linion, kiu trapasas gxin kaj sekve orientigxas dekstren, oni trovos alian grandan, rugxan stelon, kiu nomigxas ALDEBARANO. Gxi apartenas jam al la konstelacio de TAUXRO, kiu formas sur la cxielo grandan, kusxantan sur sia maldekstra flanko literon V (supren kaj dekstren de Oriono). La du steloj situantaj iom pli maldekstre de Aldebarano formas du kornojn de besto, sekve Aldebarano estas la okulo. La bestokorpo trovigxas pli dekstren, tie kie oni rimarkas malgrandan,lumbrilan stelan grupon.Oni povas imagi furiozan tauxrobovon ( Tauxro = metamorfozita Zeuso ), kiu atakas defendantan sin per sxirmsxildo Orionon. Kaj la malgranda, lumbrila, splendora stelgrupo estas PLEJADOJ. Ili estas "7 fratinoj", filinoj de giganta Atlaso, kiuj ankaux estas pelcxasataj de Oriono. La Plejadoj estas fakte tiel nomata malfermita stelamaso, stokujego de sennombraj tre junaj steloj. Cxirkaux Aldebarano trovigxas ankaux alia malfermita stelamaso HIADOJ, gxi sxajnas malpli densa ol Plejadoj pro sia pli granda proksimeco al ni. Sed la aventuroj de Oriono ne estas ankoraux finitaj.

Ni revenu al la Tri Regxoj, al la ledzono de Oriono. Cxi foje imagan linion, kiu trapasas gxin ni orientu maldekstren. NI tuj trafos blankan,ege brilan stelon,la plej brilan de la tuta nokta cxielo. Gxi estas SIRIUSO kaj apartenas al la konstelacio de GRANDA HUNDO. Tiu cxi konstelacio situas sube kaj maldekstre de Oriono kaj gxi elvokas ties cxashundon cxasantan la leporon. ( LEPORO estas malgranda konstelacio sube de Oriono ). Ni revenu nun al Siriuso, cxiela lanterno kiu splendore cxirkauxbrilas. Fakte Siriuso ne estas giganta,sed sxajnas tia, cxar gxi trovigxas proksime al ni (distanco de 9 lumjaroj). Gxi estas unu el inter la plej proksimaj steloj al la Suno. Kiam en antikva Egiptujo homoj observis gxin frumatene , ili sciis , ke rikolta periodo alvenis.

Iom pli supre kaj maldekstre de Siriuso oni observas unu tre brilan verdozan stelon PROCIONO ( kiu estas 8-a la plej brila stelo de la cxielo), akompanatan de alia, iom pli malgranda kaj pli febla. Ili ambaux formas etan konstelacion de MALGRANDA HUNDO, kiu elvokas duan cxashundon de Oriono. Iom pli supre de konstelacioj de Malgranda Hundo kaj Oriono, oni vidas alian, suficxe rektangulan konstelacion de GXEMELOJ.Oni ne povas maltrafi gxin, cxar du la plej brilaj steloj brillume apudas unu la alian.Ili estas KASTORO kaj POLUKSO kaj trovigxas je maldekstra flanko de la konstelacio, la aliaj steloj situas inter ili kaj oriona Betelgxuzo. Laux la legendo, Kastoro kaj Polukso estis gxemelfiloj de dia regxo Zeuso kaj homino Ledo. Zeuso por koncipi sxin metamorfozigxis je cigno. Gxemelfratoj travivis multajn aventurojn. Ili foriris kun Jasono konkeri oran sxaffelon. Poste ili kontrauxbatalis filojn de Posejdono. Kastor estis mortigita, sed Polukso savigxis kaj mortigis 2 malamikojn. Poste Zeuso donis senmortecon al ambaux gxemelfratoj (Kastoro resurektis). La gxemeloj , same kiel Tauxro, estas la konstelacioj de ZODIAKO, zonparto de stelfirmamento, kie oni observas planedojn ,la Lunon kaj la Sunon. ( Gxuste en Gxemeloj oni malkovris planedojn Urano kaj Neptuno ). Iom pli supre de konstelacio de Tauxro, proksime al Zenito (la plej alta punkto super nia kapo) oni observas brilan konstelacion de KOCXERO, trapasatan de la Lakta Vojo. Kocxero estas absolute malmankenda. Gxi formaskajton, kies la plej brila stelo estas KAPRINO - tre grandioza flava stelo, 7-a la plej brila de la cxielo. Laux greka mitologio Kocxero estis Eriktonioso, la filo de forgxista dio Hefajstoso. Li tenas sur siaj brakoj kaprinidon, kiu sur la cxielo videblas kiel steltrianguleto apud lumbrila Kaprino.

Cxiuj konstelacioj pri kiuj mi parolis, estas laux mi, veraj juveloj de la vintra cxielo, ili diamantas sur la stelfirmamento. Sed jam observante ilin per binoklo oni povas malkovri iliajn kasxitajn trezorojn... kiel nebulozoj aux stelamasoj.
Ni revenu do al ledzono de Oriono, kiu regxas sur la stelfirmamento. Iomete sube de gxi estas tri malgrandaj steloj, vertikale unu sub la alia. Tiu meze situanta sxajnas malneta, cxar gxi trovigxas meze de nebulozo, videbla ecx nudokule (sed vere splendora gxi estas observata per teleskopo ). Nebulozo estas kosma gaznubo kie naskigxas steloj. Nebulozo de Oriono, M 42 , estas grandioza ekzemplo de tia gaznubo. Se oni rigardas al Siriuso, oni povas observi sube de gxi, iomete dekstren, malnetan makulon. Gxi estas malfermita stelamaso M 41. Se oni observas gxin per teleskopo oni vidas splendoran stelgrupon. Se per binoklo promeni laux la Lakta Vojo, eblas trovi aliajn grandiozajn stelamasojn de la sama tipo, en Gxemeloj M 35, en Kocxero M 36, M 37 , M 38.

Dum vintra vespero vekigxu, karaj samideanoj, rigardu la cxielon kaj malkovru mem kelkajn mirindajxojn de vintra firmamento.

Bonan observadon al cxiuj!

Witold Cayzac