SOMERAJ KONSTELACIOJ

En julio kaj auxgusto oni povas sin riski por malkovri someran cxielon , plenan da mirindajxoj . Mi proponas unue lokalizi la BOREALAN KRONON ( vidu : printempaj konstelacioj ) . Rigardante iomete maldekstren de gxi oni rimarkas grandan konstelacion , senigitan de vere rimarkindaj steloj . Oni vidas kvazaux trapezon cxirkauxitan de aliaj steloj . Gxi estas konstelacio de HERKULO . (Herkulo , filo de Zeuxso  estas heroo de helena mitologio , kiu plenumis 12 laborojn ). La steltrapezo estas lia torso , steloj supre - liaj brakoj klabarmitaj kaj steloj malsupre estas l iaj kruroj .

Sube de Herkulo trovigxas granda konstelacio de OFIUKO . ( Ofiuko elvokas dion de medicino , Asklepion , filon de Apolono ) . En la cxielo oni vidas lin porti serpenton .Serpenta kapo trovigxas sube de Boreala Krono , oni bone vidas steltrianguleton , sekve la steloj serpentumante suben formas korpomezon de Ofiuko , sed  vosto de Serpento estas situita aliflanke de Ofiuko kaj gxi konsistas el feblaj steloj . SERPENTO estas unu sola konstelacio duonigita per Ofiuko , kiu portas gxin .

Nun ni pririgardu la konstelacion de HERKULO kaj precipe stelan regionon maldekstre de gxi . Oni ne povas maltrafi 3 brilajn stelojn , kiuj formas tre grandan triangulon meze de la LAKTA VOJO . Tiu triangulo nomigxas SOMERA TRIANGULO .Gxi konsistas el steloj VEGO ( en Liro) , DENEBO ( en Cigno ) kaj ALTAIRO ( en Aglo ) .

LI RO estas malgranda konstelacio maldekstre de Herkulo  kaj VEGO estas gxia la plej elstara stelo . Vego estas juna stelo , tre proksima al ni ( gxi trovigxas je distanco nur de 26 lj ) kaj gxi estas la 5 la plej brila stelo de nia cxielo . ( Liro elvokas 9 kordan muzikilon , kiun Orfeo ricevis de Muzoj ).

La granda kruco maldekstre de la LIRO estas konstelacio de CIGNO kaj gxi elvokas flugantan Cignon , kiu fakte estas metamorfozita Zeuxso , kiu per tiu ruzo volis altiri Ledan , kiu sekve igxis patrino de Kastoro kaj Polukso . La stelo DENEBO estas la vosto de Cigno kaj gxi situas je distanco de 2000 lj ! Kaj malgraux tio gxi tiom brilas !  Se Vego aux Suno estus je tia distanco , sendube oni ne vidus ilin . DENEBO apartenas al steloj la plej gigantaj kaj potencaj de nia cxielo . Gxi estas tre juna , blua , supergiganta stelo , kiu lumture radias meze de Lakta Vojo . ( Se ekzemple Denebo estus je la sama di stanco kiel Vego , gxi blindumus nin kaj kiam gxi eksplodos , gxi brilos en la cxielo kiel la Plena Luno !!! Denebo estas 60000 foje pli luma ol la Suno ) . La cigna kolo dismetigxas sube kaj flugiloj situas de du flankoj de la birdo .

Kaj fine ALTAIRO brilas en la konstelacio de AGLO  kaj formas gxian voston . La resto de la korpo etendigxas sube kaj dekstre , en la Lakta Vojo .Tiu konstelacio ankaux elvokas Zeuxson , regxon de helenaj dioj , metamorfozitan je aglo por forrabi Ganimedon , junulon al kiu li enamigxis ...ALTAIRO trovigxas je distanco de 17 lj , kio klarigas gxian brilecon .

Sube kaj dekstre de Aglo kaj sub la vosto de Serpento situas eta , febla konstelacio , stelricxa kaj stelamasricxa - gxi estas SXILDO . Tiu - cxi konstelacio estis kreita por omagxi polan regxon Jan III Sobieski  , kiu forpelis Turkojn de Vieno en 1683 - a jaro .

Aliaj splendoraj  , Zodiakaj konstelacioj estas SAGITARIO kaj SKORPIO . Por iuj  observantoj de Norda Hemisfero ili estas en brumo , kio tamen ne malebligas admiri iliajn juvelojn .SKORPIO , konstelacio malalta super la horizonto , trovigxas sube de OFIUKO kaj gxi enhavas kelkajn elstarajn stelojn   , kiuj serpentumas imitante la bestokorpon .Granda , maljuna , supergiganta rugxa stelo , situita je 400 lj , formas la koron de timinda besto - gxi estas ANTARESO . Tri steloj de gxia dekstro estas pincxiloj de Skorpio kaj observantoj  kiuj vivas suficxe en la Sudo povas situigi volvitan voston kun mortiga pikilo , kiu mortigis Orionon ... fakte , la diino Artemisa elterigis Skorpion , por ke gxi mortpiku malbonintencan grandulon . Tiel pereis nia kara cxasisto , kiu majeste lumigas nian vintran cxielon . La pikilo estas elvokata de stelo giganta rugxa - SXAUXLA .Oni observas Skorpion neniam samtempe kun Oriono cxar ili estas malamikoj .

Dekstre de Skorpio brilas konstelacio de SAGIT ARIO . Gxi elvokas Centauxron arkopafantan (Centauxro estas kreitajxo kun cxevala korpo kaj vira busto ) . La sago celas ANTARESO-n , koron de Skorpio , kiun Sagitario volas mortigi . En Sagitario trovigxas la centro de nia Galaksio , la konstelacio superabundas je esceptaj nebulozoj kaj stelamasoj , gxi estas stokujego de mirindajxoj kaj unu el la plej interesaj cxielaj konstelacioj . La someran cxielon plenigas ankaux aliaj malpli grandaj kaj malpli splendoraj konstelacioj .

Supre kaj maldekstre de Skorpio situas Zodiaka konstelacio de LIBRAO , videbla cxefe komence de somero .

Sube de Cigno trovigxas eta , febla konstelacio de VULPO , kiu famas nur pro bela stela objekto ene de  gxi .

Super Altairo ( en Aglo ) estas eta konstelacio kies formo facile pensigas pri sago - gxi estas SAGO , situita meze de Lakta Vojo .

Maldekstre kaj iomete super Altairo trovigxas malgranda konstelacio de D ELFENO , kies formo bone elvokas saltantan marbeston (gxi elvokas delfenon , kiu helpis dion de la maro Pozidono konkeri sian venontan edzinon Amfitrita ).Oni surcxieligis delfenon por danki al gxi .

Kaj fine , maldekstre de Sagitario situas alia febla , zodiaka konstelacio - KAPRIKORNO , kies formo estas tordita triangulo .( Gxi elvokas kaprinon Amaltea , nutristinon de Zeuxso dum lia infanagxo ).

Sube kaj maldekstre de Delfeno trovigxas la plej malgranda konstelacio de nia cxielo : CXEVALETO , kiu estis kreita por plenigi tiun cxielparton .

Nuntempe , kiam ni jam bone scipovas lokalizi la somerajn konstelaciojn , ni dedicxu nian tempon al observado ( nudokule , per binoklo aux teleskopo ) de esceptaj cxielaj objektoj de somera cxielo . En la   "trapezo " de Herkulo situas facila por trovi , la plej  bela globforma stelamaso de boreala cxielo M -13 . Gxi estas videbla nudokule dum tre malhe la nokto kiel eta punkto , kiel malneta makulo per binoklo kaj observata per teleskopo aux lorno gxi malkasxas grandegan stelamason enhavanta milojn da kunpremitaj steloj . Iomete supre de " trapezo " de Herkulo estas M - 92 , alia globforma stelamaso , malpli granda , malpli stelenhava sed tamen brila kaj interesa .Sube de Herkulo situas elstare brila stelo en tiu regiono , gxi estas RASALHAGO en Ofiuko . Iomete supre kaj dekstre de Rasalhago , en Herkulo , trovigxas RASALGETO , stelo supergiganta rugxa. Proksime al la kapo de Serpento , iomete dekstre kaj sube de la plej brila stelo de la konstelacio , estas situita M - 5 , splendora globforma stelamaso , brila kaj stelricxa . En la loko , kie la kapo de Serpento estas trancxita per Ofiuko trovigxas du suficxe brilaj steloj , unu tre proksime al la alia . Maldekstre de tiu duopo , en Ofiuko , situas M - 10 kaj M - 12 , globformaj stelamasoj . Ankaux en Ofiuko , maldekstre de Antareso (de Skorpio ) trovigxas alia globforma stelamaso , M - 19 . En la Skorpio , la plej alta stelo de tri formantaj gxian pincxilon , dekstre de Antareso estas bela binara stelo , videbla per teleskopo - gxi estas AKRABO . Inter Antareso kaj la stelo kiu dekstre apudas gxin oni povas observi M - 4 , kiu estas globforma stelamaso , iomete malpli densa ol la aliaj . Super la stelo Sxauxla ( pikilo de Skorpio ) kaj iomete maldekstre de gxi estas situitaj du splendoraj nefermitaj stelamasoj M - 6 (papilioforma ) kaj  M - 7 (iom pli vasta ) . En la eta paralelogramo de la Liro  se oni celas per teleskopo je la mezo de distanco inter du subaj steloj , oni malkovras M - 57 , belegan planedan nebulozon , kiu estas bobelo de gaso eljxetita per stelo giganta rugxa je la fino de sia vivo . L a stelo DUDUOBLAJ estas disa binara stelo , sed rigardante gxin per teleskopo oni vidas , ke cxiu el du steloj estas duobla . Do la stelo Duduoblaj estas kvarobla . Cigno estas tre interesoplena . La stelo ALBIREO , kapo de Cigno , trovigxas proksimume meze de Somera Triangulo . Gxi estas splendora binara stelo konsistanta el unu stelo rugxa kaj alia blua . Rigardante la konstelacion per binoklo oni estas blindumitaj per la Lakta Vojo , oni povas distingi nefermitajn stelamasojn , nebulozojn ... Apud Denebo , dum malhela nokto , nudokule aux per binoklo , oni vidas grandan nebulecon , gxi estas NGC 7000 , nebulozo " Norda Ameriko ", kiu sur fotoj havas formon de tiu kontinento . Sekve sube de Sadro , stelo de Cigno situas M - 29 , malgranda kaj triangulforma nefermita stelamaso . En la konstelacio de la Sago estas M - 71 , stelamaso parte nefermita kaj parte globforma , suficx e malgranda kaj bela . En la Vulpo , super la Sago trovigxas granda planeda nebulozo M- 27 , bone videbla per teleskopo . En la Delfeno , la stelo formanta nazpinton de marbesto estas splendora binara stelo . La plej brila stelo de la vosto de Serpento ankaux estas bela binara stelo , kies du steloj estas blankaj . Inter konstelacioj Aglo kaj Sxildo situas elstara nefermita stelamaso M - 11 ( en Sxildo ) . Meze de tiu stelamaso unu stelo elstare brilas , kio vere plibeligas la tuton . Sekve en la vosto de Serpento , dekstre de la plej suba stelo de Sxildo situas M - 16 , agloforma nebulozo , kiu enhavas centojn da naskataj steloj kaj belan , novenaskitan nefermitan stelamason . Iomete sube de gxi trovigxas granda , brila nebulozo M - 17 . Ni revenu al Sagitario , proksime al la centro de nia Galaksio . Supre de gxi , iomete maldekstre , situas bela nefermita stelamaso M - 25 . Supre kaj dekstre de " trapezo " formanta centron de la konstelacio , estas videbla grandega globforma stelamaso , vere splendora , enhavanta milionon da steloj -gxi estas M - 22 , unu el la plej grandaj kaj belaj de nia cxielo . En la cxiela regiono dekstre de Sagitario trovigxas ankoraux multaj mirindaj nebulozoj kaj stelamasoj : M - 23 ( nefermita stelamaso) , M - 20 (eta nebulozo , ne cxiam facile videbla , kun famaj obskuraj , malhelaj strioj ) . Ankoraux sube , videbla nudokule , estas M - 8 , la nebulozo de Laguno , nefermita stelamaso meze de bone videbla gasnubo . Ni pritraktis cxefajn stelobjektojn de Sagitario sed gxi enhavas multajn aliajn kaj sercxante per binoklo aux teleskopo oni povas hazarde trafi ilin . Fine Kaprikorno enhavas globforman stelamason , la plej malgrandan kaj feblan , M - 30 . La stelo ALGXEDO , supre kaj dekstre  en Kaprikorno , esta s stelo binara videbla nudokule .

La somera cxielo estas escepte bela kaj inda por dedicxi al  gxi iom de nia tempo . La stelobjektoj , kiujn oni povas admiri apartenas al la plej belaj mirindajxoj de nia norda stelfirmamento .

BONAN OBSERVADON AL CXIUJ !


Witold Cayzac