PRINTEMPAJ KONSTELACIOJ

Por bone orientigxi en la printempa cxielo kaj lokalizi videblajn konstelaciojn , mi proponas unue trovi GRANDAN URSINON, kiu printempe estas situita alte en la cxielo .

Kiam oni vidas gxian trapezforman " ujon ", oni devas situigi gxian "tenilon", formitan de tri steloj : Aliotho, Mizaro kaj Alkaido kaj plilongigi gxin laux parto de duoncirklo . Tiamaniere oni trafas unu tre luman , rugxan stelon nomata Arkturo .Gxi estas unu el la plej maljunaj kona taj steloj kaj gxi trovigxas en la konstelacio de BOVISTO. Bovisto estas kajtoforma , iom dekliva laux la maldekstro aux vertikalo , depende de monato . Bovisto , filo de Demetera , diino de la Tero , laux la greka mitologio , elvokas cxasiston , kiu postkuras Grandan Ursinon helpe de siaj cxashundoj . ( Ili estas 2 steloj sub la trapezforma " ujo " de Granda Ursino , kaj ili ambaux formas konstelacion de CXASHUNDOJ).

Maldekstre kaj iomete sube de la konstelacio de Bovisto trovigxas bela konstelacio en formo de duoncirklo nomata BOREALA KRONO . ( Boreala Krono estas krono , kiun dio de vino , Bakhxo , ofertis al Ariadna , forlasita de Tezeo , regxo de Ateno sur dezerta insulo ) .

Sekve , se oni denove plilongigas la " tenilon " de Granda Ursino laux duoncirklo , sed cxi-foje trapasante Arkturon , oni trovas tre brilan , blankan stelon . Gxi estas Spika , kiu kun feblaj  cxirkauxaj steloj formas grandan , Zodiakan ko nstelacion de la VIRGO .( Virgo , la sola ino inter la konstelacioj de Zodiako , elvokas Ceresan , romanan diinon de grenrikolto ).

Alia printempa konstelacio estas febla , triangulforma  konstelacio , konsistanta el 3 steloj kaj situita inter Bovisto kaj Virgo - BERENICA HARARO . ( En la mitologio Berenico estis egipta regxino ) .

Kiam oni jam bone lokalizas cxefajn konstelaciojn de la fino de printempo , oni provu per binoklo , aux pli bone per teleskopo , malkovri stelajn mirindajxojn .

En la BOVISTO la stelo Izaro estas bela stelo binara , sed oni bezonas bonan vidpovon kaj teleskopon por observi , ke la granda Izaro apudas etan kompanon .

En la konstelacio de CXASHUNDOJ , la stelo Kor - Karolo estas binara , tre bela kaj bone videbla . Iomete sube de stelo Aliotho de Granda Ursino , en la Cxashundoj , oni povas malkovri tre belan ,  duoblan spiralan galaksion M - 51 . Rigardant e bone oni rimarkas , ke gxi havas etan kompanon ( NGC 5195 ) , kaj ke ili ambaux estas kunligitaj per materia brako .Tiu - cxi duopo estas tre fama en nia boreala cxielo .

Sekve , proksimume meze de distanco inter Arkturo kaj Kor - Karolo , per binoklo oni vidas malnetan makulon . Per teleskopo oni konstatas , ke gxi estas splendora ,  globforma stelamaso ( M - 3 ) enhavanta milojn da steloj .( Gxi estas unu el la plej belaj globformaj stelamasoj de nia cxielo ) .

VIRGO estas la konstelacio kun multegaj galaksioj , sed por komencanto mi proponas malkovron de la plej brilaj el inter ili . ( Tamen ili estas suficxe malfacilaj por trovi cxar en la cxirkauxajxo estas nur feblaj steloj ) .  M -49  kaj M - 87 estas grandaj elipsaj galaksioj . M - 49 situas inter la stelo Denebola de LEONO kaj stelo Minelauxva de VIRGO . Por situigi M - 87 oni dev as sercxi inter Denebola ( de Leono ) kaj Vindemiatrikso ( de Virgo ) , sed tiu regiono estas tiom galaksiricxa , ke eblas hazarde trafi aliajn el inter ili . Alia galaksio tre observinda , sed gxenerale malalta super la horizonto , estas M - 104 . Gxi estas spirala galaksio kiun oni kromnomas galaksio de Sombrero ( meksikia cxapelo ) .Gxi formas rektangulan triangulon kune kun Spika kaj Porima (ambaux de Virgo ) .

BERENICA HARARO ankaux estas galaksiricxa . La plej observinda estas tamen M - 64 , suficxe brila spirala galaksio . Per bona teleskopo oni povas observi , ke gxi centre enhavas sombran materion ( de kie venas kromnomo  "nigra okulo").

Nudokule , per binoklo aux teleskopo, helpe de cxiela  , detala mapo , oni povas esplori lauxvole tiun - cxi ricxan regionon de nia boreala cxielo !

BONAN OBSERV ADON AL CXIUJ !

Witold Cayzac