Kiel trovi Polusan Stelon en la Norda Stelfirmamento.

Se oni prenas kompason kaj turnigxas proksimume al la Nordo , oni tuj rimarkas grandan konstelacion , formitan de la sep tre brilaj steloj.

Gxi similas al granda kaserolo , cxu gxustaflanka , cxu malgxustaflanka (laux la loko de observado kaj laux la jarsezono ). Oni komparas gxin ankaux kun la granda cxaro.

Tiu - cxi konstelacio nomigxas la GRANDA URSINO kaj gxi estas unu el la plej rimarkindaj konstelacioj de la boreala ( rim.: norda ) cxielo.

Por trovi Polusan Stelon oni devas ekzameni tiun - cxi "stelkaserolon". Oni vidas do gxian tri stelan " tenilon" kaj la trapezforman "ujon" (formitan de 4 steloj ). Je la ekstrema dekstro estas 2 steloj : DUBHEO ( alpha Ursa Majoris ) kaj MERAKO ( beta Ursa Majoris ).

Kiam oni kvin - obligas la distancon inter ili supradirekten , oni trovas suficxe brilan stelon , meze de stelmalplena spaco . Tio estas la POLUSA STELO kaj gxi trovigxas tre proksime al la norda cxiela poluso . Polusa stelo estas fakte stelo supergiganta verda .

Cxiuj aliaj steloj de boreala cxielo turnigxas cxirkaux Polusa Stelo , kiu estas " umbiliko " de la norda stelfirmamento kaj kiam oni rigardas direkte al gxi , oni povas bone orientigxi al la Nordo . Danke al Polusa Stelo al cxiuj maristoj de cxiuj tempoj eblis senerare marnavigi .

La feblaj steloj , kiuj trovigxas sub la Polusa Stelo kaj estas kaseroletoformaj formas la konstelacion de MALGRANDA URSINO .

( Por klarigi la nomojn Granda kaj Malgranda Ursinoj oni devas reveni al la greka mitologio . La dia regxo Zeuso generis kun homino Kalisto filon nomatan Arkaso .

La edzino de Zeuso pro jxaluzo metamorfozis Kaliston en ursino . Kaj kiam Arkaso dum cxasado per sago mortigis sian patrinon , Zeuso decidis logxigi Kaliston en la cxielo kune kun sia filo Arkaso , ankaux okaze sxangxita al urso . Do Kalisto estas la Granda Ursino kaj sia filo Arkaso estas la Malgranda Ursino kaj ili ambaux sencxese turnigxas cxirkaux la cxiela norda poluso ) .

Witold Cayzac