PLENA LUNA EKLIPSO de 9.01.2001.

Dimancxon mi auxdacplene lancxis al miaj bogepatroj inviton por observi marde plenan luneklipson .Mi faris tion malgraux sencxesa pluvo . Mardon , pezaj kaj grizaj nuboj senesperigis min admiri tiun maloftan cxielan fenomenon , kiu terurigis la homaron dum jarcentoj .Obskureco ankorauxfoje estos gajnanta !

Laux miaj konsiloj , miaj irandevenaj bogepatroj vojagxis jam al Isphahan por observi plenan suneklipson en auxgusto de 1999 jaro , dum mi mem restis sub la nuboj de Lorraine (en Francio ). Kia malbonsxanco sekvas min ?

Vespermangxo komencis , sen Luno , sen eklipso , sen espero . Enirplado - pelmela , diverskolora salato estos sola bunta mirindajxo por observi cxi - vespere , pensis mi . Iom da rugxa vino , rugxa kiel devus esti tiu malbenita luneklipso , kiu maltrafas nin . Do cxi - vespere ni ebriigxos de via vinkolora robo , dum viaj selenaj subvestoj ne estas videblaj !! Sur mia teraso do mi levis mian kalikon cxielen kvazaux gxi estus plena da amareco kaj subite ...iu lumeco , trueto en la nuboj , rugxeca Luno ! Batalprete , ek ! : teleskopo sur terason , fotoaparato sur teleskopon , binoklo en la manojn , oho ! kaj ahx ! de kontentigo . Malbonsxanco estas venkita !!!

Unu horo kaj duono da felicxo eternigita en nia memoro kaj sur mia fotofilmo .

Thierry Garrel - " Kompanoj Astronomoj de Kasiopeo " - Francio

PS . Mi aldonas tri fotojn : 1) eniro de la Luno en ombron de la Tero , 2) plena luna eklipso , 3) eliro de la terombro de la Luno . Oni povas konstati tiele , ke la Tero estas ronda .