En nuna epoko, cxiuj rimarkis kaj nun scias ke la Suno estas la fonto de cxiuj energioj. Do gxi prilumigas nin kaj varmigas nin kaj brunumas nin. La celo de observilo estas pligrandigi la lumon en nian okulon. Sed tio tute ne taùgas por la Suno. Jam nudokule estas frenezajxo Gxin rigardi do per observilo rekte ni certas forbruligi niajn okulojn. Tamen Gxi estas interesega astro. Kiel fari? Unue male al cxiuj aliaj astroj, Gxi lumas multege tro. Do ni uzu filtron por malfortigi la sunan lumon. La kutime plej efikaj filtroj malfortigas gxin 10 000 oble aù 100 000 oble. Sed kie loki gxin? Ju pli malgranda des malpli kosta. Jes. Sed post la objektivo la lumradioj koncentrigxas kaj la plej ofta okularifiltro lokigxas jxus cxe la plej varmega punkto kaj tro ofte pro tio disrompigxas tiel subite ke la dangxero tute ne antaùvideblas, do tute ne konsilinda. La alia loko estas antaù la objektivo. Multe pli granda do multege pli kosta, sed sendangxera por la okuloj. La elekto estas inter monujo kaj sano. Ni elektu sanon. Alia metodo multe pli malkosta kaj kolektiva, konsistas projekcii la bildon de la Suno sur malgrandan ekranon fiksitan sur la observilo mem. Do la observilo rolas kiel projekciilo inter la Suno kaj la ekrano. Ni konservas la gxeneralan dispozicion ekzakte kiel ni uzus la observilon dum nudokula observado, sed anstataù la okulo, ni muntu ekranon ne tiel proksime kiel la okulo sed je 20 cm proksimume malantaù la okulario. Lasta detalo, grava tamen, por plibonigi la vidon de la Suno, ni devas žirmi la ekranon de la rekta sunlumigo aù per ombro kreita de dua antaùa ekrano aù per ortangula orientigo de la lumvojo tiel ke la Suno lumigu la randon de la ekrano, do laù la direkto de la sunlumo nur la dikeco de la ekrano videblas. Tiel protektita, ni povas sendangxere observi aron da detajloj kiel sunmakuloj kaj gxiajn strukturojn, la spurojn de neplu ekzistantaj sunmakuloj, la surfacan strukturon rizforman, ktp... Estas multon por observi despli ke la astronomamatoroj cxiam bone kontribuas al sunobservado. Do nun ek al abundaj observadoj de nia plej proksima kaj plej kara stelo. Patrick Lagrange> |