Kiel ekpromeni inter la stelaro?


Post la distingo inter planedo kaj stelo, ni indikos kiel plej facile ekmalkovri la stelaron.

Ni bone priatentu ke la plej facile observeblaj steloj plej brilas. Sed cxiuj spertis ke dum tre nigra sennuba nokto ne fakulo dronitas en la araro de steloj. Ne fakulo tre malfacile aù ecx tute ne distingas brilegajn stelojn de brilajn. Por faciligi la malkovrlaboron, jen almenaù tri metodoj.

La unua: atenti la ekaperon de la unuaj lumaj punktoj jxus post la Sunsubiro. Efektive iom post iom noktigxas sed komence nur la plej lumaj punktoj aperas. Ni elektu tiun pli malpli duonan horon por ekrekoni la jam videblajn stelojn. Eblas ankaù atendi la heligxon de la fino de la nokto por ke nur la plej brilaj steloj ankoraù videblu, rezervita por la nedormuloj aù la kuragxeguloj!

La dua: atendi plenlunperiodon. Tiam la Luno tiom heligas la cxielon ke kvazaù nur la plej helaj steloj videblas. Ni ne limigitas al duonhora observado sed eblas ekrekonadi tiom longe kiom la Luno cxeestas en la cxielo. Multe pli komforte kaj multe malpli strecxe!

La tria: blindetigi nin flanke per poşlampo. Niaj okuloj vidas multe pli largxe ol nur la neta parto. Do se ni alvenigas kroman lumon en la malnetan vidkapablon, la okuloj reagos tia kiel estus multe da lumo sed ni tamen vidos iom per la neta parto, malbone sed suficxe por ekvidi la plej brilajn stelojn. Jen la celo atingita.

Laù tiuj indikoj, vi nun ekmalkovras la brilajn stelojn. Nun ni sciu ke laù plurjarcenta tradicio, la plej brilaj steloj havas nomon cxu grekdevenan, cxu arabdevenan, cxu latindevenan. Do same kiel la planedoj, multe pli facilas rememori tiujn nomojn ol rememori direktindikojn kiuj dependas de la tujvidebla pejzagxo. Tiel konstruigxas la bazaj elementoj por plu ekorientigxi en la cxielo. Sed kia nomo por kiu stelo?

Nur cxielmapo indikas tion cxar tio estas nur homa konvencio!! Ekzistas aroj da diversaj cxielmapoj. Ni preferu tiujn perkiuj ni povas elekti kaj la horon de la observado kaj la tagon en la jaro, tiel nomatajn "rondiriga cxielmapo". Por ne blindigiti, ni legu la cxielmapon per rugxigita lumo. Ekzistas cxielmapoj kies plej brilaj steloj momente restas lumaj post siaj lumigxoj.

Do nun ek al la malkovro!!!

Patrick Lagrange


Ree al la komenco