Pri kio temas? Dum la dekoka jarcento, astronomo Charles Messier verkis katalogon de facile konfuzeblaj astroj kun kometoj, cxar lia profesia celo estis bone malkovri novajn kometojn. Tra sia teleskopo li konstatis ke kometo aspektas kiel malneta hela makulo sed malkovris ke malneta makulo ne cxiam estas kometo!!! Do li verkis tiun katalogon por rememori kie trovigxas tiuj ne kometaj malnetaj helaj makuloj. En tute li kaj la posteuloj listigis 109 objektojn kvankam estas 110 numeroj. La maratono celas observi cxiujn 109 objektojn inter la sunsubiro kaj sunsuriro de sama nokto. La plej taùgaj noktoj estas tiuj cxirkaù la ekvinoksa printempa nokto, sed kiel plej eble senluna. Bedaùrinde cxi-jare plenlunas dum tiu periodo. Do mi provis tiun maratonon dum la nokto de 4a gxis la 5a de Marto 2000. Miaj du observiloj estis binoklo 11 X 80 kaj teleskopo T305 kun 60 obla pligrandigo. Miaj observadoj komencigxis je la 21h 20 (loka horo) haltigxis je la 2h kaj post dormeto mi daùrigis la observadon de la 3h 45 gxis 5h 45 jam tro hele, do deviga interompo vere bedaùrinda cxar mi atingis 104 objektojn observitajn, la 5 mankantaj neniam horizontsuriris jxusta tempe. Do konklude oni devas vere organizi tiun maratonon cxirkaù la ekvinoksa printempa nokto. Venontjare novlunos la Dimancxon 25an de Marto 2001. Ideala! Tiu maratono okazis en la Observatorio de Cxirana Monto kiun mi prizorgas. Gxi staras sur monteto, je 1905 m, frostis je -3°C iom da vento komence kaj fine de la nokto. Nenia nebulo, steloj de mag 3 videblis suriri aù subiri nudokule. Por prepari evetualan maratonon, jen la listigo kiun mi sekvis. Bone sciu ke mi nur uzis Atlas 2000-n kaj cxion malkovris laù la de-stelo-al-stelo metodo kiun mi cxiam uzas por malkovri novajn astrojn. Mi tiom kutimas pri gxi (26 jaroj) ke mi sukcesis celi kaj observi per unu aù alia aù ambaù observiloj 70 objektojn dum la unua periodo kaj la ceteron dum la dua. Kvankam mi konis kelkajn, mi malkovris multajn objektojn. Do jen la listo kun jenaj indikoj: M = malkovro, B = observita per binoklo 11 X 80, T = observita per T305 kun 60 obla grandigo
Mankas M 55, M 70, M 73, M 75 kaj M 30 pro tro granda cxielheligxo, tamen la malfermitaj stelamasoj belas per binoklo kaj ties galaksioj belas per teleskopo. Gxis venontjare! Patrick Lagrange> |