Unue ni bone komprenu la rolon de observilo. Ni cxiuj rimarkis ke nokte ni vidas la cxirkaùajxon pli malbone ol tage. Por kontraùstari tion, prezentigxas du solvoj aù ni prilumu, aù ni grandigu la pupilon. La unua eblas nur sur la Tero, sed en astronomio la astroj multe tro malproksimas. La dua estas kutima adaptigxo al mallumo. Sed nia homa pupilo nur grandigxas gxis diametron de 7 mm. Kvankam nia retino kapablas mem adaptigxi, pro rugxeca hxemiagxo, al tre malluma etoso, tio tute ne suficxas por esplori la astrojn. Do, homa tehxniko konstruis diversajn ilojn por plibonigi tiun ne suficxan funkcion. La unua rolo de observilo estas bone kapti pli da lumo ol la okulo. Kaj, cxar cxeokule alvenas multe pli da lumo, ni povas pli grandigi la bildon. Ni bone memoru ke la plej grava indiko de eblecoj de observilo estas gxia diametro, kiu estas rekta ligilo al la kvanto da lumo. Sur la merkato ekzistas tri grandaj katogerioj da observiloj: binokloj, lornoj kaj teleskopoj. Ni unue komprenu ilian funkcion, poste kiel elekti taùgan por astronomio kaj fine ia komparo de prezoj. Binokloj: laù la lumvojo, gxi enhavas paron da lensaroj, ian sistemon por restarigi la bildojn kaj du okulariojn. Pro tiu restariga sistemo, la binoklo devas esti tre bonkvalita por astronomia uzo. Skribitas du indikoj ekzemple 10 X 50. 10 signifas la pligrandigon: per tiuj binokloj ni vidos la astrojn dekoble pli grandaj ol nudokule. 50 indikas la diametron de la lensaro. Ju pli granda gxi estas des pli lumas la binoklo, sed des pli gxi kostas!! La sola bona elekto farigxas kiam la divido de la diametro de la lensaro (50) per la pligrandigo (10) rezultas 5 aù pli. Nur tiaj estas veraj astronomiaj binokloj, tra kiuj la cxielo sxajnas same aù ecx pli luma ol nudokule. Troveblas diversaj kiel 7 X 50, 8 X 56, 9 X 63, 10 X 50, 11 X 80, 12 X 80, 14 X 100, 20 X 140, ktp...Kompreneble ju pli ili pligrandigas des pli la tremetoj de la manoj gxenas, pli ol dekdu oble piedo necesas krom granda kutimo. Cxar gxenerale ili ne tiom kostas kaj la novuloj sxatas ilian facilan moveblecon, la binokloj sxajnas la plej taùga elekto por ekmalkovri astrojn. Ili taùgas por promenadi tra la Laktovojo, en cxiujn erojn de la cxielo vastegajn: Plejadojn, diversajn vastajn stelamasojn kaj kometojn. Kaj ne kredu ke ili nur taùgas por komencantoj: multaj kometmalkovrantoj malkovras kometojn per binoklo. Ili balaas grandajn cxielpartojn rapide kaj precize. Lornoj kaj teleskopoj: la optikaj partoj malsamas sed ili cxiuj havas mehxanikan parton por orienti ilin al la diversaj astroj kaj piedon por altigi ilin gxis homa alteco do cxiam tri partojn. Ni bone konsciu ke ni nun vivas dum aùtomobila periodo do la plej facile troveblaj estas transporteblaj instrumentoj, sed notu ju pli la instrumento transporteblas des malpli gxi stabilas.La studoj montras ke la taùga pezo de bone konstruita astronomia instrumento estas ke gxi pezu tiom da kilogramoj kiom la objektivo diametras en milimetro: ekzemple lorno de 60 mm da diametro devus pezi ......60 kg!!!. Mirinde cxu ne!!! Ni tuj komprenas ke granddiametra instrumento tute ne plu transporteblas, ecx erigita. Do ekzistas nenia sekreto: ju malpli la instrumento pezos des malpli la observado komfortos. La sola serioza solvo estas memstara peza instrumento, sed do astronomie kostega. Fine ni interesigxu al la du kategorioj: lornoj kaj teleskopoj. Lornoj: laù la lumvojo, ili enhavas lensaron kaj okulariojn. . La unuaj diametroj komencigxas je 50 mm gxis 250 mm kaj pli. . La plej malgrandaj diametroj (50 mm,60 mm) troveblas la plej facile, sed bedaùrinde ili tro ofte estas treege malbonkvalitaj. La solaj veraj avantagxoj de lorno estas ke la tubo fermitas, do ni ne devas atendadi temperaturreekvilibrigxon antaù ol admiri bele stabilajn bildoljn, kaj ke la bildoj ne kredeble fajnas, cxar ekzistas nenia obstaklo sur la lumvojo. Multaj idealistaj spertaj astronomamatoroj fidelas al lorno pro tiu lasta avantagxo, kvankam lorno kostas 4 gxis dekoble pli ol teleskopo de sama diametro!!! Gxi restas la plej taùga instrumento por admiri la Lunon, Marson, Jupiteron, Saturnon kaj dekmilojn da multoblaj steloj, resume cxiujn astrojn tre lumajn kiuj elmontras multege da detajloj. Teleskopoj: laù la lumvojo, ili enhavas unuan spegulon granddiametran, duan speguleton kies diametro trionas gxis kvinonas tiun de la unua spegulo kaj kies loko estas meze de la lumvojo, do gxena, kaj okulariojn. La unuaj diametroj komencigxas je 90 mm gxis 650 mm kaj pli. La diverseco de mehxanikoj por samdiametra teleskopo apenaù imageblas kaj plej ofte la prezoj varias de simpla gxis dekobla preskaù nur pro mehxanikaj kialoj!!! La sola avantagxo de teleskopo estas gxia diametro multege pli granda ol tiu de lorno por samaj prezoj. Gxi rolas taùge same kiel binokloj, do gxi taùgas por observado de fora mallumaj astroj kiel nebulozoj, stelamasoj, galaksioj, galaksiamasoj. Jen la vidpunkto de la fakuloj, sed la plej granda peto de la scivolemuloj estas uzi instrumenton transporteblan per kiu ili observu cxiujn astrojn. Cxu gxi ekzistas? Kompreneble!! Ni pririgardu la plej disvastigitajn mezkostajn Schmidt-Cassegrain-ajn kaj Maksutov-ajn teleskopojn. Ili estas same mallonga kiel teleskopo sed same fermita kiel lorno. Ili enhavas kaj lenson, kaj spegulojn. Do ili mezkostas, meztransporteblas. Pro tio ili mezstabilas. Per ili eblas observi mezbonkvalitajn bildojn. Gxi taùgas por cxiuj kiuj emas malkovri la astrojn ie ajn vojagxante scivoleme sed ne fakeme. Ni konstatas ke la elekto vastegas kaj nur temas pri perokula observado. La foteblecoj ankoraù plivastigas la esploreblecojn. Ne senkuragxigxu kaj ek al la malkovroj!!! Patrick Lagrange> |