Cxi tie niaj klubanoj rakontas pri siaj cxielesploroj,
partoprenoj en diversaj projektoj, raportas pri sia observado. Ni bonvenigas
cxiuspecajn kontribuojn.
|
21.01.2000 Plena Luna Eklipso
|
Raporto de Witold Cayzac ( Francio )
Saluton Karaj AEK-anoj!
Mi apartenas al tiuj bonsxanculoj, kiuj povis plene gxui la
Plenan Lunan Eklipson.
Cxe Mediteraneo la cxielo estis tute sennuba tiun-cxi frumatenon
de la 21-an de Januaro 2000 jaro. Mi , kaj tri aliaj anoj de nia loka astronomia
klubo, kam je la tria horo kaj duono (AEK: loka tempo) estis pretaj por
observi tiun-cxi grandiozan spektaklon de Plena Luna Eklipso.
Kiam gxi komencigxis, nur malgranda supra parto de la Luno estis
kasxita de tergloba ombro. Poste, iom post iom, suficxe rapide, la nigra
disko de tergloba ombro "formangxis" la Lunon, kiu igxis griza kaj rugxoza.
Tio estis impresplena spektaklo!
Proksimume je la kvina horo matene la Luna Eklipso farigxis plena. Nia satelito
brilis per rugxa lumkoloro ( kauxzita de tergloba atmosfero ), meze de sennombraj
steloj. Dum pli ol unu horo ( 77 minutoj ) ni povis observi lunajn marojn kiel malhelaj
makuloj meze de la rugxa Luno, kiu sublimbrile lumigis finon de la nokto,
ne malproksime de stelamaso M44 de kankra konstelacio.
Mi ne bedauxris levigxi je la tria horo matene, la spektaklo estis grandioza
kaj nefogesebla.
Witold Cayzac, Francio
mezlernejano
AEK:Rigardu la dekstran foton. Gxin faris nia juna Witold uzante sian
teleskopon Celestron 8 f=2000 mm, fotofilmo: 200 iso, ekspozicio 15 sek.
Witold, perfekte! Bravulo!
Eklipsimpresoj de Marco Trevizan Herraz ( Hispanio )
Mi vekigxis je la 4:00 (3:00 UT) por vidi la luneklipson de la fenestro
de mia hejmo en Madrido. Antaux la eklipso, oni vidis klarege
la Lunon - blankegan, kaj, kiel cxiam, belegan. Post iom da tempo,
oni ekvidis, ke la supra (tion, kion mi vidis kiel supra) parto de la
Luno enombrigxis. Minuto post minuto, la Luno pli kaj pli rugxigxis. Bedauxrinde,
la urba lumo malhelpis la observadon. La Luno tute eklipsigxis,
kaj mi observis gxin kun mia familio. Bedauxrinde, mi ne
havas nek teleskopon, nek alian vidilon; do, mi vidis la Lunon okulnude.
Ankaux oni vidis Kastoron kaj Polukson dekstre, apud la ombra luno.
Vere, tiu estis la plej bela el la tri lunekilpsoj, kiujn mi vidis.
Kiam mi vidas eklipsojn, mi cxiam pensas: kion pensis pri ili
la prahistoriaj homoj. Nun, ni scias kial la Luno kaj la suno eklipsigxas, sed...
Mi pensas, ke se mi ne sciu tion, estus terurega.
Mi tre gxojas pensante, ke estontece la homoj sur la Luno vidos
kolorajn kaj mirindegajn suneklipsojn, faritajn de la Tero.
Tutamikece,
Marco
Jen romantika priskribo de Luna eklipso la 21an de Januaro. La artikolo
estas skribita de Pierre-Paul Feyte , astronomanimanto de montpeliera klubo ( Francio ), kaj tradukita
de AEKanino Hanna Cayzac. Raporto kiu substrekas la romantikecon de nia observado.
Niaj klubanoj aktive partoprenas en aktivado de lokaj Astronomiaj kluboj. Sur tiu cxi pagxoj
ni publikigos iliajn rakontojn pri iliaj kluboj, cxielobservadoj.
Ni startas de du artikoloj venintaj el Francio. Konatigxu -
Montpeliera Astronomia klubo reprezentita de AEKanino Hanna Cayzac.
Pri sia observado rakontas nia konstanta kontribuanto Witold Cayzac.
Ni kore dankas al kontribuantoj! Kaj bonvenigas aliajn rakonti pri sia loka agado
|
9.04.2000 Kunigxo de la planedoj
|
Raporto de Johano Rapley ( Francio )
Iom da bonsxanco mi havis en lastaj tagoj. Jxaùdon 6an de marto mi
spektis novajx-bultenon de BBC-World kaj kiel parton de gxi je mia miro
subite aperis d-ro Patrick Moore por averti pri unika astronomia fenomeno
tiun vesperon. Tre proksimas unu al la alia, duonan horon post la
sun-subiro la planedoj Marso, Jupitero kaj Saturno kaj ecx la tre juna
Luno apude. La apelaciis por fotoj. Li prognozis sennuban cxielon por sia
parto de la mondo; lia jxardeno (kompreneble kun amaso da teleskopaj kaj
fotografiaj eblecoj) frontas la maron apud Selsey (apud Portsmouth).
Patrick Moore estas sendube, almenaù por britoj, la plej konata
astronomo. Li prezentas regulajn programojn cxe la BBC kaj enlande kaj
eksterlanden. Li verkis amason da libroj pri la temo kaj ekde 1965
eldonadas siajn jarlibrojn *Yearbook of Astronomy*.
Nu, Bouresse trovigxas 700 kilometrojn sude de Selsey Bill kaj
bedaùrinde nuboj kovris la cxielon tiun vesperon. Sed la postan vesperon
(vendrede) ni havis pli da bonsxanco - cxielon tute sennuban ni konstatis!
Iom super la horizonto okcidenta unue videblis kompreneble la Luno, baldaù
poste, pli apud la horizonto, Jupitero (magnitudo 2). Ne longe poste ni
ekvidis Saturnon (magnitudo cxirkaù nulo) trionon de la distanco inter
Jupitero kaj la Luno, do supre kaj maldekstre de Jupitero, eble 4 au 5
gradojn for. Kaj jen, fine aperis Marso, ankaù cxirkaù magnitudo nulo, klare
identigebla sed iomete kovrata de la horizontaj nebulajxoj. Nur unu gradon
norde de Jupitero. Jes, tio estas unika, unufoja en la vivo spektajxo!
Dankon, Patrick! Baldaù, nu en septembro, ni malkovros aliajn fenomenojn
kun nia propra Patrick (Lagrange) cxe la Kvinpetalo.
Junia semajnfina renkonto en Lozere (Francio). AEKanoj aktivas
ankaù somere. Vidu raporton kun interesaj fotoj. Dankon al Hanna pro la materialo.
Ree al "Amatora rondo"
|