Amatora Rondo - Nia Observado

Ĉi tie niaj klubanoj rakontas pri siaj ĉielesploroj, partoprenoj en diversaj projektoj, raportas pri sia observado. Ni bonvenigas ĉiuspecajn kontribuojn.

21.01.2000 Plena Luna Eklipso

Raporto de Witold Cayzac ( Francio )

Saluton Karaj AEK-anoj!
Mi apartenas al tiuj bonŝanculoj, kiuj povis plene ĝui la Plenan Lunan Eklipson.
Ĉe Mediteraneo la ĉielo estis tute sennuba tiun-ĉi frumatenon de la 21-an de Januaro 2000 jaro. Mi , kaj tri aliaj anoj de nia loka astronomia klubo, kam je la tria horo kaj duono (AEK: loka tempo) estis pretaj por observi tiun-ĉi grandiozan spektaklon de Plena Luna Eklipso.
Kiam ĝi komenciĝis, nur malgranda supra parto de la Luno estis kaŝita de tergloba ombro. Poste, iom post iom, sufiĉe rapide, la nigra disko de tergloba ombro "formanĝis" la Lunon, kiu iĝis griza kaj ruĝoza. Tio estis impresplena spektaklo!
Proksimume je la kvina horo matene la Luna Eklipso fariĝis plena. Nia satelito brilis per ruĝa lumkoloro ( kaŭzita de tergloba atmosfero ), meze de sennombraj steloj. Dum pli ol unu horo ( 77 minutoj ) ni povis observi lunajn marojn kiel malhelaj makuloj meze de la ruĝa Luno, kiu sublimbrile lumigis finon de la nokto, ne malproksime de stelamaso M44 de kankra konstelacio.
Mi ne bedaŭris leviĝi je la tria horo matene, la spektaklo estis grandioza kaj nefogesebla.
Witold Cayzac, Francio
mezlernejano

AEK:Rigardu la dekstran foton. Ĝin faris nia juna Witold uzante sian teleskopon Celestron 8 f=2000 mm, fotofilmo: 200 iso, ekspozicio 15 sek.
Witold, perfekte! Bravulo!


Eklipsimpresoj de Marco Trevizan Herraz ( Hispanio )

Mi vekiĝis je la 4:00 (3:00 UT) por vidi la luneklipson de la fenestro de mia hejmo en Madrido. Antaŭ la eklipso, oni vidis klarege la Lunon - blankegan, kaj, kiel ĉiam, belegan. Post iom da tempo, oni ekvidis, ke la supra (tion, kion mi vidis kiel supra) parto de la Luno enombriĝis. Minuto post minuto, la Luno pli kaj pli ruĝiĝis. Bedaŭrinde, la urba lumo malhelpis la observadon. La Luno tute eklipsiĝis, kaj mi observis ĝin kun mia familio. Bedaŭrinde, mi ne havas nek teleskopon, nek alian vidilon; do, mi vidis la Lunon okulnude. Ankaŭ oni vidis Kastoron kaj Polukson dekstre, apud la ombra luno.
Vere, tiu estis la plej bela el la tri lunekilpsoj, kiujn mi vidis. Kiam mi vidas eklipsojn, mi ĉiam pensas: kion pensis pri ili la prahistoriaj homoj. Nun, ni scias kial la Luno kaj la suno eklipsiĝas, sed... Mi pensas, ke se mi ne sciu tion, estus terurega.
Mi tre ĝojas pensante, ke estontece la homoj sur la Luno vidos kolorajn kaj mirindegajn suneklipsojn, faritajn de la Tero.
Tutamikece,
Marco


Jen romantika priskribo de Luna eklipso la 21an de Januaro. La artikolo estas skribita de Pierre-Paul Feyte , astronomanimanto de montpeliera klubo ( Francio ), kaj tradukita de AEKanino Hanna Cayzac. Raporto kiu substrekas la romantikecon de nia observado.


Niaj klubanoj aktive partoprenas en aktivado de lokaj Astronomiaj kluboj. Sur tiu ĉi paĝoj ni publikigos iliajn rakontojn pri iliaj kluboj, ĉielobservadoj.
Ni startas de du artikoloj venintaj el Francio. Konatiĝu - Montpeliera Astronomia klubo reprezentita de AEKanino Hanna Cayzac.
Pri sia observado rakontas nia konstanta kontribuanto Witold Cayzac.
Ni kore dankas al kontribuantoj! Kaj bonvenigas aliajn rakonti pri sia loka agado


9.04.2000 Kuniĝo de la planedoj

Raporto de Johano Rapley ( Francio )

Iom da bonŝanco mi havis en lastaj tagoj. Ĵaŭdon 6an de marto mi spektis novaĵ-bultenon de BBC-World kaj kiel parton de ĝi je mia miro subite aperis d-ro Patrick Moore por averti pri unika astronomia fenomeno tiun vesperon. Tre proksimas unu al la alia, duonan horon post la sun-subiro la planedoj Marso, Jupitero kaj Saturno ­ kaj eĉ la tre juna Luno apude. La apelaciis por fotoj. Li prognozis sennuban ĉielon por sia parto de la mondo; lia ĝardeno (kompreneble kun amaso da teleskopaj kaj fotografiaj eblecoj) frontas la maron apud Selsey (apud Portsmouth).
Patrick Moore estas sendube, almenaŭ por britoj, la plej konata astronomo. Li prezentas regulajn programojn ĉe la BBC kaj enlande kaj eksterlanden. Li verkis amason da libroj pri la temo kaj ekde 1965 eldonadas siajn jarlibrojn *Yearbook of Astronomy*.
Nu, Bouresse troviĝas 700 kilometrojn sude de Selsey Bill kaj bedaŭrinde nuboj kovris la ĉielon tiun vesperon. Sed la postan vesperon (vendrede) ni havis pli da bonŝanco - ĉielon tute sennuban ni konstatis! Iom super la horizonto okcidenta unue videblis kompreneble la Luno, baldaŭ poste, pli apud la horizonto, Jupitero (magnitudo ­2). Ne longe poste ni ekvidis Saturnon (magnitudo ĉirkaŭ nulo) trionon de la distanco inter Jupitero kaj la Luno, do supre kaj maldekstre de Jupitero, eble 4 au 5 gradojn for. Kaj jen, fine aperis Marso, ankaŭ ĉirkaŭ magnitudo nulo, klare identigebla sed iomete kovrata de la horizontaj nebulaĵoj. Nur unu gradon norde de Jupitero. Jes, tio estas unika, unufoja en la vivo spektaĵo! Dankon, Patrick! Baldaŭ, nu en septembro, ni malkovros aliajn fenomenojn kun nia propra Patrick (Lagrange) ĉe la Kvinpetalo.


Junia semajnfina renkonto en Lozere (Francio). AEKanoj aktivas ankaŭ somere. Vidu raporton kun interesaj fotoj. Dankon al Hanna pro la materialo.


Ĉi somere ni atendadis observon de la kometo LINEAR, bedaŭrinde ĝ disfalis je etaj pecoj. Tamen nia franca amiko Pierre - Paul FEYTE sukcesis fari foton de ĝi. Do, jen la foto, kiun sendis Hanna Cayzac. Ankaŭ Patrick Lagrange informis pri kelkfoja observado de la kometo.


9.1.2001 Plena Luna Eklipso

Vespere ( ekde la 21:50 UT ĝis la 22:51 UT ) la 9an de Januaro loĝantoj de Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko povis ĝui la Plenan Lunan Eklipson. AEK anticipe informis siajn anojn pri la evento. Pluraj AEKanoj raportis pri siaj observoj. Ni kore dankas al Hanna kaj Witold Cayzac el Francio, Sergiu Ignat el Rumanio, Marco Trevisan el Hispanio, Josep Hervas el Katalunio/Hispanio. Bedaŭrinde preskaŭ al ĉiu el ili ege malhelpis la nebulplena ĉielo ( en kelkaj lokoj eĉ pluvis kaj la Luno tute ne videblis ). Nia amiko, Witold, sukcesis kapti kelkajn momentojn de la Eklipso, pri kiuj estas lia interesa rakonto. Nepre legu! Krome por tiu kiuj ne sukcesis vidi - jen galerio el diversaj landoj. Klaku ĉi-tie. Espereble la sekva taŭga por eŭropanoj Eklipso , kiu okazos la 16an de Majo 2003 j., estos pli videbla.

Tiun kolaĵan foton de plena luna eklipso (la 9.01.01 ) faris en suda Francio Raymond Poncy ( membro de Astronomia Societo "Kasiopeo") pere de teleobjektivo 600 mm , f/d 8 , muntita paralele kun teleskopo Celestron 8. Fotofilmo - Agfa 200 ASA , tempo de la ekspozicio 15 sekundoj. Foton la aŭtoro donacis al AEK. Niajn dankojn al Hanna Cayzac pro la sendo.

Ankoraŭ materialo donacita al AEK pri la Eklipso, kiun preparis alia ano de la sama societo en suda Francio Thierry Garrel kaj sendita de Hanna. Iru ĉi tien kaj legu. Dankon!



Ree al "Amatora rondo"