Kiel facile mezuri stelan magnitudon?

Ankoraŭ du jarmiloj antaŭe Hipparchus proponis disdividi stelojn laŭ ilia brileco, mezurante ĝin per magnitudo . Tiu metodo mezuri la brilecon per ĝia magnitudo estas tre efektiva kaj oni daŭre uzas tiun mezurunuon ĝis nun. Do, memoru, ke magnitudo reprezentas stelan blilecon, sed ne ĝian grandecon!

Meze de la XIX jarcento scienca fotometrio estis aplikata al astronomio. Evidentiĝis , ke tradicia klasifikado de steloj laŭ iliaj magnitudoj baziĝas sur fiziologia leĝo de Weber-Fecher, kiu diras "se iu maltrankviliga faktoro ŝanĝiĝas geometriprogrese, tiam percepto de tiu faktoro ŝanĝas aritmetikprogrese". En nia kazo la maltrankviliga faktoro estas stela magnitudo.

Definu brilecojn de la steloj, kiuj diversas unu de la alia ĝuste je unu magnitudo, kiel kiel Em kaj Em+1, tiam

Em/Em+1 = const ;

t.e. rilato inter ili estas iu konstanto.

Esploro de malnovaj katalogoj montris, ke ĉe ĉiu observano tiu rilato egalas al 2.5 ( pli ĝuste oni prenas tiun koeficienton kiel 2.512 ). Se m1 kaj m2 - magnitudoj de du stelobjektoj kaj E1, E2 iliaj brilecoj ( ankaŭ E1 > E2 kaj m1 < m2 ). Sekve

E1/E2 = 2.512(m2 - m 1)

aŭ prenante logaritmon , ni ricevos
lg E1/E2 = 0.4(m2 - m 1).
Videbla magnitudo de stelo Vega (α Liro ) estas konsiderata kiel 0. Per specialaj metodoj estis mezurita videbla magnitudo de Suno -26m.7 , de Plena Luno -12m.6 .

Kiel eblas nudokule mezuri la magnitudon?

Nudokule eblas sufiĉe ĝuste defini la stelan magnitudon. Ekzemple, vi devas defini magnitudon de la stelo v. Por fari tion, unue, elektu en proksimeco de tiu stelo du aliajn ( a kaj b ). Unu el tiuj steloj devas esti pli brila ol la dua. Krome, magnitudaj de tiuj steloj devas esti jam konataj al vi. Nune, penu disdividi diferencon en la brileco inter steloj a kaj b je 10 egalaj intervaloj. Kio restis, nur definu al kiu el tiuj intervaloj apartenas esplorata stelo v.
Ekzemple, se laŭ sia brileco stelo v je 0.6 pli malbrilas de stelo a ( aŭ je 0.4 pli brilas ol stelo b ). Tiam se vi scias, ke magnitudo de de stela a 4.70 kaj de b 5.90, sekve la stela magnitudo ( observanta nudokule ) estas kalkulita kiel

mv = 4.70 + 1.20 * 6/10 = 5m.42 .

La priskribita metodo estas tre simpla kaj vaste uzata de amatoraj astronomoj, precipe dum nudokulaj observadoj de variaj steloj.
Se vi fotas stelojn por poste pli ĝuste defini ĝian magnitudon, notu, ke magnitudo determinita pere de foto ne egalas al tiu de nudokule determinita. Pri tio ni parolos aliartikole.

Lerni kiel mezuri magnitudon tre helpos al vi dum partoprenoj en niaj projektoj. Tial trovu vespere iun malluman lokon kaj faru kelkajn mezurojn. Poste komparu kun katalogoj. Plurfoje ripetu tion. Post iom da tempo vi povas sufiĉe rapide determini la necesan stelan magnitudon.
Sukcesojn!


Ree al "Projektoj"