La konstelacioj de la Leono kaj de la Kankro.

Se oni bone situigas la konstelacion de Granda Ursino kun siaj sep brilaj steloj , oni devas alliniigi du el ili : Megrezon kaj Fecdon kaj plilongigi ilin en la ordo Megrezo - Fecdo .Sur tiu imaga linio oni devas nepre trafi ,iomete pli malproksime ,unu tre brilan stelon (21 - an la plej brilan stelon de nia cxielo ) , nomatan REGULUSO , en la zodiaka konstelacio LEONO .

La steloj supre kaj maldekstre de Reguluso formas la leonon. La steloj supre de Reguluso estas leona flacxileto - forma kapo ,turnita al dekstra flanko. La tri triangulformaj steloj maldekstre de Reguluso reprezentas la voston de la sovagxa besto. La konstelacio de Leono estas tre rimarkinda.

Dekstre de gxi (pli precize inter la konstelacioj de Leono kaj Malgranda Hundo ,apud zodiaka konstelacio Gxemeloj ) trovigxas febla kvarstela grupo, kiu estas la konstelacio KANKRO , alia zodiaka signo . Gxi reprezentas la kankron , senditan per greka diino Hera por gxeni Herkulon dum sia batalo kontraux Hidro. Brava Herkulo kalkandispremis la kankron sed malgraux tio Hera, por danki gxin , donacis al kankro elstaran lokon sur stelfirmamento.

Rigardante la konstelacion de Kankro ecx nudokule , oni rimarkas sufixe grandan , malnetan makulon . Se oni uzas binoklon aux teleskopon , oni konstatas , ke tiu malnetajxo fakte estas grandega stelamaso . Gxi estas M-44 (nomata Abelujo ), unu el la plej belaj nefermitaj stelamasoj de nia cxielo .

La konstelacio LEONO ankaux enhavas kelkajn rimarkindajxojn .La stelo ALGIEBO (gamma Leonis)   situanta iom pli supre de Reguluso estas bela binara (duobla ) stelo , sed oni bezonas tamen la teleskopon por observi , ke apud granda, rugxkolora Algiebo trovigxas ties eta , flava kompano .

Sekve oni povas lokalizi du spiralajn galaksiojn : M-65 kaj M-66 .La galaksio estas grandega regrupigo  enhavanta centojn da miliardoj de steloj. Nia Galaksio , Lakta Vojo ,estas spirala galaksio kie ni vivas . M-65 kaj M-66 trovigxas multe pli malproksime. Per teleskopo oni devas  " balai" la zonon situantan inter la plej febla stelo de vosta triangulo kaj la stelo , kiu sin trovas iom malsupre kaj maldekstre. Tiamaniere trovinte koncernajn galaksiojn M-65 kaj M- 66 , oni povas ecx vidi ilin ambaux samtempe en la teleskopa objektivo .

En la cxirkauxajxo trovigxas multaj aliaj galaksioj , sed pli malfacile troveblaj sen bona teleskopo . Mi tamen mencios kelkajn el ili sur la desegno .

Witold Cayzac