La unua plena luneklipso de la nova jarmilo .

Vespere , la 9 - an de januaro de 2001-a jaro dikaj nuboj kovris la firmamenton , tamen inter la stratokumulusoj  de tempo al tempo brilis lumeto - la Luno . Post kelkaj minutoj devintus komencigxi malofta kaj impresa evento - plena luna eklipso , la unua de la nova jarmilo . Ve ! Je 18 h 44 min de nia loka tempo , kiam nia satelito ekmergigxis en ombro de la Tero , dikaj stratokumulusoj tute kasxis gxin . Sed la spektaklo devas dauxri 3 horojn kaj eble la cxielo malkovrigxos iomete dum tiu tempo ? Sur nia teraso , varme vestita mi rigardis direkte al konstelacio de Gxemeloj kaj subite la Luno trarompis la nubojn kaj gxi finfine aperis antaux miaj fascinitaj okuloj : la eklipso komencigxis . La terombro komencis englutigi nian sateliton , kiu iom post iom malheligxadis , igxadis griza kaj bruna . Je ritmo de 3000 km/h , terombro kasxadis iom post iom lunajn formajxojn : krateroj , maroj , montaroj . Sed ecx je tiu rapideco neprus minimume unu horo ,  por ke nia satelito estu plene eklipsita . La spektaklo estis tre impresoplena . Tio , kio estis antaux momento plena Luno , farigxis lunarko malpliigxanta minuton post minuto . Admirante tiun antauxenirantan terombron sur nia satelito mi bone komprenis la titanan perspektivon en kiu ni trovigxas kaj mi estis tute mirigita . Dum tiaj momentoj oni havas konscion cxeesti ion mirindan kaj grandiozan . Kaj ni , mizeraj teranoj , povis nur admiregi cxi titanan kosman baleton , kiun ofertis al ni la naturo ...! Nun restis nur eta parto de la Luno lumigita , nur eta lunarko , iom post io m pli maldika . Kaj finfine plena luna eklipso farigxis ! Dum tiu magia momento la lunsurfaco sxangxis de grizbruna al akrarugxa kaj iluminis la cxielon . La diino de la nokto vestis splendan , rugxorangxan robon .Cxiuj observantoj de tiu spektaklo levante cxielen la okulojn resis sendube mirigitaj rigardante gxian senkomparan , brilegan splendecon . Cxi momente la Suno , la Tero kaj la Luno estis perfekte alliniigitaj . Mi dirus , ke la eklipso estis je 3 aux 4 grado de Danjon-skalo , cxar la Luno vere brilis observata nudokule . Sed per teleskopo gxi ne aspektis tiel akrkolora , oni povus diri , ke ju pli oni pligrandigadis gxin , des pli la diino perdis siajn kolorojn . La Luno aspektis brun - rugxeska , iom flava cxe bordoj . Mi bone vidis cxefajn kraterojn kaj marojn de nia satelito , mergitajn en supernatura kaj ekstraordinara atmosfero . La rugxa Luno brilanta tiele super la arboj , meze de multnombraj steloj estis vere neforgesebla . Mi ecx rimarkis unu duoblan stelon , kiu malmergigxis d e la luna disko . Gxi estis kasxita de la Luno kaj reaperis subite . Du premitaj steloj , veraj juveloj kronis tiun mirindan spektaklon . La pleneco de eklipso dauxris preskaux unu horon , sed mi tute ne rimarkis la tempon pasi . Je la fino de tiu magia horo , la unuaj sunradioj lumigetis bordon de nia satelito . La diino de la nokto demetis iom post iom sian rugxegan robon kaj ekhavis sian normalan aspekton . La ombro de nia planedo kiel efemera fantomo malaperis senspure kvazaux nenio estis okazinta . La plena Luno lumblindige iluminis denove la cxielon . Ravita , mi iris dormi , gardante en mia memoro por cxiam tiun neforgeseblan , ekstraordinaran vesperon .


Witold Cayzac ( Francio )