Kalendaro

Kalendaro de Astronomia Esperanto-Klubo

( Dua duono de 2000 jaro )

Patrick Lagrange

Julio 2000


1a Marso estas en konjunkcio kun la Suno je 14h42.5 UT. Ĝi pasas malantaŭ la Suno kaj ne videblos dum pluraj semajnoj ĝis ĉirkaŭ la 10a de Aŭgusto.

Parta suneklipso videbla de suda Ameriko ĝis orienta Aŭstralio trans la Pacifikon, maksimumo je 19h37 UT. Estus amuze vidi ĝin iom norde de Antartiko, precize norde de la insulo Thurston (-66° 47'; -110° 08 '). Efektive antaŭtage same kiel la tagon poste la norda horizonto heliĝas ĝis apero de la Suno kiu videblas dum kelkaj horoj kaj poste malaperas. Dum tiu ĉi tago la horizonto ekheliĝas, sed rifuzas komplete heliĝi, ĉar la Suno aperas jam eklipsita, kaj pro tio estas nur duonheliĝo de la ĉielo!

Nova Luno, rilate kompreneble al la antaŭa evento, je 19h20 UT.

La Nova Luno salutas Marson je 19h41 UT.


2a Luna krescento salutas Venuson je 05h19 UT, kun centra observo-punkto (-66°21'; -108°01'). Tio estas meze de la maro, sude de Aŭstralio. Pli facile por tiuj kiuj observas de tutsuda Ĉinio (+23°19'; +108°01'), kiuj observu tion super sia kapo.

Luna krescento salutas Merkuron je 05h57 UT kun centra observo-punkto (+71°38'; -84°54') norde de Kanado, ĉirkaŭ la norda parto de la insulo Baffin.

Bela triopo – Luno, Merkuro kaj Venuso - nur videbla nudokule post sunsubiro en ekvatoraj regionoj sur la Tero.


3a La Tero pasas afelie, tra sia plej malproksima punkto de la Suno. Tio signifas ke, dum la nuna epoko, en la norda Tera hemisfero la someroj mildas, kaj en la suda Tera hemisfero la vintroj frostas.

Eko de la meteor-pluvo de α-Kaprikornidoj.


5a Luna krescento salutas Palason .


6a Merkuro pasas inter la Tero kaj la Suno, je 06h29 UT, do estas en malsupera konjunkcio.


7a Kvarona Luno salutas Cereson.

Eko de la meteor-pluvo de Pegazidoj.


8a Unua Kvarona Luno je 12h54 UT.


9a Maksimumo de la meteor-pluvo de Pegazidoj


12a Ĝiba Luno salutas Plutonon je 18 h 40 UT.

Eko de la meteor-pluvo de sudaj δ-Amforidoj.


13a Fino de la meteor-pluvo de Pegazidoj


14a Ekgvatu en la orienta horizonto la aperon de Merkuro ĵus antaŭ sunleviĝo.


15a Eko de la meteor-pluvo de δ-Amforidoj.


16a Plena Luno je 13h57 UT, kiu sekve enhavas gravan eventon.

Dua Luneklipso de la jaro , je 14h00 UT, videbla en Pacifiko kaj Hindia Oceano kun maksimumo norde de Aŭstralio en la urbo Cairns.

Plena Luno salutas Veston.


17a Plena Luno salutas Neptunon je 10h53 UT, kun centra observo-punkto (-69°23'; +02°43'), sude de la Atlantiko, de kie ni povas observi kvazaŭan Neptun-eklipson!

Eko de la meteor-pluvo de Perseidoj, spuroj de la kometo Swift-Tuttle.


18a Ĝiba Luno salutas Uranon je 15h39 UT, kun centra observo-punkto (-69°13'; -71°45'), sude de Sudameriko, de kie la Luno alproksimiĝas de Urano ĝis malpli ol ĝia propra diametro!


19a Ĝiba Luno salutas Junonon.


22a Io kaj Eŭropo vidiĝas antaŭ la globo de Jupitero inter 06h45 kaj 07h23 UT.


23a Kometo Linear pasos plej proksime de la Tero, je 56 000 000 km tamen! Kondiĉe ke ĝi sekvu la antaŭviditan briliĝon, ĝi devus videbli dum ĉiuj noktoj de la monato inter la nordaj konstelacioj.


24a Lasta Kvarona Luno je 11h04 UT


25a Io kaj Europo trapasas antaŭ Jupitero inter 19h44 kaj 20h46 UT

Eko de la meteor-pluvo de ι-Amforidoj.


26a Kometo Linear pasas plej proksime de la Suno, je 115 000 000 km. .

Kvarona Luno salutas Saturnon, je 10h22 UT, kun centra observo-punkto (-66°01'; +00°21'), do sude de la Atlantiko, sed pli facile videbla frumatene .

Kvarona Luno salutas Jupiteron, je 20h10 UT, kun centra observo-punkto (-69°19'; -174°23'), do sude de la Pacifiko.


27a Belega triopo fotebla - Luno, Jupitero kaj Saturno - dum la fino de la nokto.

Opozicio de Neptuno, je 04h44 UT, ĝi videblas la tutan nokton.

Maksimuma okcidenta distanciĝo de Merkuro je 09h12 UT, tre bone videbla matene antaŭ sunleviĝo.

Maksimumo de la meteor-pluvo de δ


-Amforidoj.

29a Luna krescento salutas Merkuron, je 18h14 UT, kun centra observo-punkto (+74°50'; -88°03') norde de la insulo Baffin de kie eblas observi belegan malaperon de Merkuro, malantaŭ la Luno, kun la plej suda observebleco norde de Kanado ĉirkaŭ +53°50.

Io kaj Eŭropo trairas la globon de Jupitero inter 08h46 kaj 10h08 UT.

Maksimumo de la meteor-pluvo de α-Kaprikornidoj.


30a Luna krescento salutas Marson, je 11h55 UT, kun centra observo-punkto (-15°57; -09°12') - meze de la Atlantiko, de kie Marso malaperas malantaŭ la Luno. Pli facile videbla en la matena heliĝo de la ĉielo ekde la marbordo de Florianópolis en suda Brazilo, ekzemple, kie Marso malaperos inter 10h05 kaj 11h17 UT.


31a Parta Suneklipso 02h19 UT plej bone videbla meze de la mareto Baffin inter Groenlando kaj Kanado (+71°26'; -65°55') .

Nova Luno, kompreneble lige kun la antaŭa evento, je 02h24 UT.


Aŭgusto 2000


1a Tre maldika Luna krescento salutas Venuson je 01h40 UT; por tiuj kiuj loĝas norde de Islando aŭ veturas norde de la insulo aŭ promenadas laŭ la orienta Groenlanda marbordo (76°27' norde; 18°50' okcidente) ili povas spekti mirindan malaperon de Venuso malantaŭ la Luno inter 01h13 kaj 02h12. Malfacila observado ĉar la Suno proksimas (nur 13,3° oriente for) .

Maksimumo de la meteor-pluvo de α-Kaprikornidoj, spuroj de kometo Mrkos


2a Luno salutas Palason.


3a Eko de la meteor-pluvo de κ-Cignidoj.


4a Luno salutas Cereson .

Maksimumo de la meteor-pluvo de ι-Amforidoj.


7a Unua Kvarona Luno je 01h02 UT.


8a Maksimumo de la meteor-pluvo de δ-Amforidoj.


9a Kvarona Luno salutas Plutonon je 00h21 UT kun centra observo-punkto en Antartiko .


10a Opozicio de Urano je 11h10 UT. Ĝi videblas la tutan nokton.

Merkuro salutas Marson je 12h46 UT: Marso videblas ankoraŭ treege malfacile. Do ni nin gvidu laŭ Merkuro kaj tuj apude ekbriletas Marso, serĉado ĉefe por Ter-ekvatoraj observantoj, tuj post sunsubiro, aŭ por tiuj kiuj libertempas en Verdkabaj Insuloj kaj povas admiri super sia kapo la minimuman proksimecon (00° 06') per sufiĉe potenca observilo.


12a Maksimumo de la meteor-pluvo de Perseidoj, elspuroj de kometo Swift-Tuttle .

Luno salutas Vestan.


13a Luno salutas Neptunon je 15h38 UT, kun centra observo-punkto en la insulo Thruston (-74°47' ; -101°40') de kie ni povas observi la malaperon de Neptuno malantaŭ la Luno inter 15h16 kaj 15h56.


14a Luno salutas Uranon je 19h39 UT kun centra observo-punkto en okcidentaj Pacifikaj Insuloj (+02°01' ; +151°01') .

Luno salutas Junonon .


15a Plena Luno je 05h17 UT.

Fino de la meteor-pluvo de ι-Amforidoj.

Fino de la meteor-pluvo de α-Kaprikornidoj.


17a Maksimumo de la meteor-pluvo de κ-Cignidoj.


22a Merkuro salutas Sunon je 01h14 UT; ĝi pasas malantaŭ la Sunon, do ĝi estas en supra konjunkcio.

Kvarona Luno salutas Saturnon je 19h57 UT, kun centra observo-punkto sudoriente de Novzelando (-66°21' ; -170°29') .

Lasta Kvarona Luno je 18h51 UT.


23a Kvarona Luno salutas Jupiteron je 11h10 UT kun centra observo-punkto sude de Sudameriko (-67°21' ; -50°01') .


24a Fino de la meteor-pluvo de Perseidoj.


25a Fino de la meteor-pluvo de δ-Amforidoj.

Fino de la meteor-pluvo de κ-Cignidoj.

Eko de la meteor-pluvo de α-Koĉeridoj.


28a Luna krescento salutas Marson je 03h18 UT, kun centra observo-punkto sur la insulo Novaja (+74°57' ; +162°54') norde de Siberio, de kie ni povas observi belegan malaperon de Marso malantaŭ la Luno inter 02h48 kaj 03h48) .


29a Nova Luno je 10h17 UT

Luna krescento salutas Merkuron je 23h11 UT, kun centra observo-punkto okcidente de Groenlando (+70°07' ; -49°01').


30a Belega triopo - Venuso, Luno kaj Merkuro- videblas dum la vespero.


31a Luna krescento salutas Venuson je 01h04 UT, kun centra observo-punkto Nordpoluse.

Luno salutas Palason.

Maksimumo de la meteor-pluvo de α-Koĉeridoj.


Septembro 2000


1a Luno salutas Cereson.


5a Kvarona Luno salutas Plutonon je 07h27 UT.

Unua Kvarona Luno je 16h29 UT.

Fino de la meteor-pluvo de α-Koĉeridoj.

Eko de la meteor-pluvo de δ- Koĉeridoj.


8a Luno salutas Vestan.

Maksimumo de la meteor-pluvo de δ- Koĉeridoj.


9a Kvarona Luno salutas Neptunon je 21h27 UT, kun centra observo-punkto ĉe la glacia klifo Cook (-69°11' ; +150°34'). De tie ni spektu belegan malaperon de Neptuno malantaŭ la Luno inter 21h09 kaj 21h44 UT.


10a Luno salutas Junonon.


11a Ĝiba Luno salutas Uranon je 00h21 UT, kun centra observo-punkto en la plej alta punkto de la regiono Wilkes (-72°59' ; +121°13')


13a Plena Luno je 19h39 UT


19a Ĝiba Luno salutas Saturnon je 01h55 UT, kun centra observo-punkto meze de la mareto MacKenzy (-66°45' ; +72°25') .

Ĝiba Luno salutas Jupiteron je 20h13 UT, kun centra observo-punkto ĉe la glacia klifo Cook (-67°21' ; 147°01') .


21a Lasta Kvarona Luno je 01h30 UT.


25a Luna Krescento salutas Marson je 16h59 UT, kun centra observo-punkto en la insulo Zemlya (+78°55' ; +60°52').


27a Nova Luno je 19h54 UT.


28a Merkuro salutas Venuson je 04h09 UT, kun centra observo-punkto norde de Siberio (+76°41' ; +129°01').

Luno salutas Palason.


29a Luna krescento salutas Merkuron je 18h14 UT, kun centra observo-punkto norde de Kanado (+75°22' ; -89°03').


30a Luna krescento salutas Venuson je 03h50 UT, kun centra observo-punkto norde de Siberio (+75°52' ; +136°34').

Luno salutas Cereson.


Oktobro 2000


2a Luna krescento salutas Plutonon je 16h42 UT.

Eko de la meteor-pluvo de Orionidoj.


5a Unua Kvarona Luno je 11h00 UT.


6a Maksimuma orienta foriro de Merkuro je 10h52 UT, do tre bone videbla vespere.

Luno salutas Veston.

Eko de la meteor-pluvo de Drakidoj, spuroj de la kometo Zinner-Giacobini.


7a Kvarona Luno salutas Neptunon je 04h22 UT, kun centra observo-punkto en la montaro Fabiola Regina (-70°41' ; +39°00').


8a Ĝiba Luno salutas Uranon je 07h18 UT, kun centra observo-punkto en la ĉirkaŭaĵo de Quito (+00°41' ; -79°21')

Luno salutas Junonon.

Maksimumo de la meteor-pluvo de Drakidoj, spuroj de la kometo Zinner-Giacobini.


10a Maksimumo kaj fino de la meteor-pluvo Drakonido, spuroj de la kometo Zinner-Giacobini. La spektaklo mirindegis dum jaro 1933, tiam pluvegis 5000 meteorojn hore!!!! Ĉu ĝi mirindigos ĉi-jare?

Fino de la meteor-pluvo de δ- Koĉeridoj.

Fino de la meteor-pluvo de Drakidoj.


13a Plena Luno je 08h56 UT .


16a Ĝiba Luno salutas Saturnon je 06h12 UT, kun centra observo-punkto sude de la Atlantiko (-66°31' ; -17°53').


17a Ĝiba Luno salutas Jupiteron je 01h14 UT, kun centra observo-punkto sude de Atlantiko (-65°34' ; +56°20') .


18a Merkuro salutas Plutonon je 16h06 UT .


20a Lasta Kvarona Luno je 08h02 UT.


21a Maskimumo de la meteor-pluvo de Orionidoj, spuroj de la kometo Halley.


24a Luna krescento salutas Marson je 07h50 UT, kun centra observo-punkto norde de Siberio (+72°41' ; +125°41') .


26a Luno salutas Palason .


27a Nova Luno je 07h59 UT.

Venuso salutas Plutonon je 16h43 UT .

Luna krescenteto salutas Merkuron je 18h54 UT, kun centra observo-punkto norde de Kanado (+72°41' ; -88°01') .


28a Luno salutas Cereson .


30a Luna krescenteto salutas Plutonon je 02h51 UT.

Merkuro salutas Sunon je 03h05 kaj pasas inter la Tero kaj la Suno, do ĝi estas en malsupera konjunkcio .

Luna krescenteto salutas Venuson je 10h18 UT, kun centra observo-punkto norde de la Urala Montaro (+65°30' ; +70°22') .


Novembro 2000


3a Luna krescento salutas Neptunon je 13h01 UT, kun centra observo-punkto en la okcidentaj insuloj de la Pacifiko (+00°41' ; +155°41').

Luno salutas Veston.


4a Unua Kvarona Luno je 07h27 UT .

Ĝiba Luno salutas Uranon je 15h27 UT, kun centra observo-punkto norde de Aŭstralio (+00°41' ; +131°41') .

Luno salutas Junonon.


7a Fino de la meteor-pluvo de Orionidoj.


11a Plena Luno je 21h17 UT .


12a Ĝiba Luno salutas Saturnon je 11h13 UT, kun centra observo-punkto sude de la Pacifiko ( -66°11' ; -119°21') .


13a Ĝiba Luno salutas Jupiteron je 04h41 UT, kun centra observo-punkto sude de la Atlantiko (-65°34' ; -23°01').


14a Eko de la meteor-pluvo de Leonidoj.


15a Maksimuma okcidenta foriro de Merkuro je 06h10 UT. Tre bone videbla matene antaŭ sunleviĝo .

Eko de la meteor-pluvo de α - Unukornulidoj.


17a Maksimumo de la meteor-pluvo de Leonidoj, kiu belegas sufiĉe ofte , sed ĉijare Luno ege malhelpas la observadon.


18a Lasta Kvarona Luno je 15h27 UT .


19a Opozicio de Saturno je 08h44 UT, ĝi videblas la tutan nokton.


20a Fino de la meteor-pluvo de Leonidoj.


21a Kvarona Luno salutas Marson je 21h03 UT, kun centra observo-punkto kvazaŭ je la Norda Poluso (+85°21' ; -178°01').

Maksimumo de la meteor-pluvo de α - Unukornulidoj.


23a Luno salutas Palason .


24a Luna krescento salutas Merkuron je 13h21 UT, kun centra observo-punkto meze de Groenlando (+74°41' ; -43°31') .


25a Nova Luno je 23h13 UT .

Luno salutas Cereson .

Fino de la meteor-pluvo de α - Unukornulidoj.


26a Luna krescento salutas Plutonon je 12h43 UT .


28a Opozicio de Jupitero je 05h13 UT, ĝi videblas la tutan nokton .

Eko de la meteor-pluvo de Feniksidoj.


29a Eta Luna krescento salutas Venuson je 18h23 UT, kun centra observo-punkto sude de Groenlando (+65°01' ; -45°01') .


30a Luna krescento salutas Neptunon je 21h46 UT, kun centra observo-punkto tutsude de la Pacifiko (-69°04' ; +64°28').


Decembro 2000


1a Luno salutas Veston.


2a Luna krescento salutas Uranon je 00h24 UT, kun centra observo-punkto meze de la Atlantiko (+02°01' ; -29°01') .

Luno salutas Junonon.


3a Suno salutas Plutonon je 22h23 UT .


4a Unua Kvarona Luno je 03h56 UT .


6a Maksimumo de la meteor-pluvo de Feniksidoj, spuroj de kometo Blanpain .


7a Eko de la meteor-pluvo de Ĝemelidoj.


9a Ĝiba Luno salutas Saturnon je 18h02 UT, kun centra observo-punkto sude de la Hinda Oceano (-65°55' ; +111°23') .

Fino de la meteor-pluvo de Feniksidoj.


10a Ĝiba Luno salutas Jupiteron je 08h58 UT, kun centra observo-punkto sude de la Pacifiko (-65°34' ; -115°54') .


11a Merkuro salutas Plutonon je 06h07 UT .

Plena Luno je 09h05 UT .

Venuso salutas Neptunon je 19h50 UT .


13a Maksimumo de la meteor-pluvo de Ĝemelidoj.


17a Eko de la meteor-pluvo de Ursidoj, spuroj de kometo Tuttle .

Fino de la meteor-pluvo de Ĝemelidoj.


18a Lasta Kvarona Luno je 00h44 UT


20a Kvarona Luno salutas Marson je 09h53 UT, kun centra observo-punkto norde de Groenlando (+80°01' ; -45°01').


21a Luno salutas Palason.


22a Maksimumo de la meteor-pluvo de Ursidoj.


23a Venuso salutas Uranon je 15h56 UT.

Luna krescento salutas Plutonon je 21h21 UT .

Luno salutas Cereson .


25a Merkuro salutas Sunon je 10h38 UT, ĝi pasas trans la Suno do ĝi estas en supera konjunkcio .

Nova Luno salutas Merkuron je 17h55 UT, kun centra observo-punkto norde de Kanado (+64°41' ; -88°01') .

Nova Luno je 17h24 UT .

Parta Suneklipso je 17h37 UT videbla de norda Kanado (+66°01' ; -90°01') .


26a Fino de la meteor-pluvo de Ursidoj.


28a Eta Luna krescento salutas Neptunon je 06h22 UT, kun centra observo-punkto sude de la Pacifiko (-68°58' ; -92°37') .


29a Luna krescento salutas Uranon je 09h32 UT, kun centra observo-punkto mezokcidente de la Pacifiko (+02°01' ; +168°01') .

Luna krescento salutas Venuson je 23h36 UT, kun observo-punkto en okcidenta Atlantiko (+00°41' ; -36°21').


30a Luno salutas Veston.


31a Luno salutas Junonon.

Ni bonvenigas la XXIan jarcenton ! Sukcesojn al vi kaj klaran ĉielon!


Rimarko

En la kalendaro la horo estas indikata laŭ UT (Universala Tempo) egala al la horo de Grinviĉa meridiano. Centra Eŭropa Tempo estas UT +1 horo ( somere UT+2 h ).