Karaj AEK-anoj !
Jen kelkaj astrofotoj faritaj de
Pierre - Paul Feyte , pasia amatora astronomo, animanto en la apudmontpelliera
Astronomia Klubo " La Kompanoj de Kasiopeo ".
1) Jen foto de M 46 kaj M 47 ( nefermitaj stelamasoj en konstelacio de POBO ) . Ekspoziciotempo 3 0 ' , fotofilmo Fujichrome 50 ISO , T 102/900 kun fokusa reduktilo gxis f./5.6 , sur muntumo de Takahashi NJP - 1. Foto farita en 1992 jaro .

2) M 35 (nefermita stelamaso en konstelacio GXEMELOJ ) - digxita kunmetajxo de du klisxoj ( 15 kaj 12 ' ) sur fotofilmo Kodak Gold Ultra 400 ISO , teleobjektivo 135 f./2.5 Pentax en paralelo sur teleskopo Perl Vixen T 150/750 ( muntumo Super Polaris ) , foto farita en Montpeyroux ( apud Montpelliero) .

3) Luno kaj Venuso : konjunkcio de 12.07.98., cxirkaux 11-12 h , teleskopo T 150/750 ( rekta fokuso ) , sur fotofilmo Fujichrome 50 ISO . Foto farita sur balkono de montpelliera logxejo de PP.Feyte .

4) Luno - foto farita per teleskopo T 150/750 ( rekta fokuso kaj lenso de Barlov ) sur balkono de logxejo de PP.Feyte

5) Fotoaparato je pozo B sur tripiedo , simpla objektivo de 50 mm , fotofilmo de 400 ISO kaj ekspoziciotempo de 1 h proksimume , suficxas por foti sxajnan rotacion de steloj cxirkaux cxiela norda poluso.

Sendis Witold Cayzac