FROSTA EKLIPSO
Vendredon frumatene , cxirkaux 4 h 30 , mi trovigxis sur vitkampo ( vera surfaco de sxtonetoj kaj polvo ) . Nais ( nia hundino ) kuris tien kaj reen - sendube influita de la Plena Luno - sed tute ne surprizita de nokta horo .Oni devas konfesi , ke al tio ni jam tute kutimas .

Sed jen , minuton post minuto , la Luno pli kaj pli penis por afable akcepti siajn kutimajn karakterizajxojn de brilo kaj blankeco kiel konvenas al nia nokta astro .Posxta kalendaro estas tamen nekontestebla kaj tiu senkulpa malplena rondeto situita cxe la dato de 21 de januaro de 2000 jaro emfaze indikis , ke Seleno devas esti Plena , kion auxtentigis Longituda Oficejo .
Tiu , kiu vivis en Langvedoko , ne povas forgesi kruelajn mordovundojn de Tramontana vento kaj ties specialan glacian kismanieron sur viaj kolo aux nuko . Sxultrotukoj , kolumoj kaj dikaj cxapoj servas al nenio.Gxi ankaux havas sian propran manieron skui teleskopojn , realigebligi neniun longfokusan klisxon , cxefe se tiu cxi bezonas - kia luksajxo - ekspozicion de kelkaj sekundoj .Kaj se dum efemera senblovo observanto kontemplas la Lunon 60 foje pligrandigitan , li vidas gxin "balaita" per intensa fluetado , malpreciza luma konfuzajxo , sencxesa febro droniganta la plej malgrandan detalon de luna sterila surfaco . Cxi - nokte atmosfero sxajnas esti furioza riverego dum inundotempo kaj ekstrema tumulto , kiu movetadas lunbildon atestigas tion cxiu - momente . En Langvedoko tiu -cxi polusa etoso estas normala pagoprezo por havi perfekte travideblan cxielon ! Kia Antarkto ! Kaj pensi , ke post 5 mon atoj sennombraj cikadoj brue stridos inter pinioj !
Kun fingroj frostkristaligitaj sur montumo de mia teleskopo kaj kun ideoj pli kaj pli malkleraj , mi provas kontempli kolorojn . Ili ne mankas kaj ili cxiam estas malfacile priskribeblaj . Kupra rugxkoloro miksita kun ardezgrizo , sukcenflavo kaj preskaux nedifinebla transtomba verdo , finfine iluzio de sxtalbluo , rapide forpasinta .La nova lunvizagxo estas spektro pli malhela ol mi konjektis laux antauxsciigaj prognozoj . La steloj aperas cxiam pli kaj pli multnombre en la levigxantaj konstelacioj dum terombro ne cxesas progresi . Sur cxi eta disko pendigita en la cxielo , dia paleco cedas lokon (mil metrojn cxiu - sekunde ) al krepuska incendio antauxeniganta sian majestan kurbon .Ekde longa tempo jam oni vidas tie pruvon de monda sfereco . Estante agnostikulo , mi ne verdiktas . Sed gxi estas aldonenda pruvopeco por dosiero "Ronda Tero" . Malgraux cxio eble veras , ke ni vivas sur grandega globo ...
Hundino ne plu ku regas . Sidante gxi fiksrigardas la funebran Lunon . Volonte mi atribuus al Nais esprimon de perplekseco . Post Plena Suna Eklipso de 11-a de auxgusto dum kiu gxi mangxis herbon de Normandio , post Leonidoj , kiujn gxi ne sukcesis ekkapti , jen la Luno kiu estingigxas ! Akompani amatoran astronomon ne cxiam estas ripoziga !
La Tramontano blovas per fortaj ventopusxoj . La fiziologia temperaturo devas esti treege malalta . Kaj pensi , ke en la sama momento felicxaj Antilanoj povas kontempli la saman spektaklon kusxante sur tolsegxo aux en hamako , dum milddolcxa tropika nokto de 25 C !!
Suficxas ! Plena Luna Eklipso bone progresis kaj alvoko de mia litkovrilo ( escepta Quallofil , only by DuPont ) estas nerezistebla . Per du glaciblokoj , kiuj igxis miaj manoj , mi pene malmuntas tripiedon , mi enveturigas pingvenon , ah ... ne ,Gxi estas mia hundino, kaj mi revenas al mia vilagxo , kiu vivigxas jam .
Estas 6 h 15 , panvendejo ellasas mirindan odoron . En liteton , finfine . ..
Raportis Pierre-Paul Feyte