| Amatora Rondo - AstroFotoGalerio |
|
Ĉi tie vi trovos fotojn originale faritajn de la klubanoj aŭ
en iliaj lokaj Astronomiaj Kluboj. Por konsulti pri astrofotografio sendu
viajn specifajn demandojn al AEKo.
Viaj fotoj estas ĉiam bonvenaj!
Novaj fotoj far de M.Fernandez. ( sendis Witold ) Spirala galaksio M-31 en la konstelacio Andromedo. Ĝi estis paralelfotita per teleobjektivo de 200 mm, ekspozicio 35 min, fotofilmo 400 ISO.
Jupitero, fotita per teleskopo Celestron, f=2000 mm, ekspozicio 2 sek , filmo 400 ISO.
Luno. Ekspozicio 1 sek, filmo 100 ISO.
Nebulozo M-42 en konstelacio Oriono, paralelfotita per teleobjektivo de 300 mm, ekspozicio 15 min, filmo 400 ISO.
Suno, ekspozicio 1/125 sek, per teleskopo Celestron, ekipita de filtroj "Milar".
|