Cxirkauxpolusaj konstelacioj en norda hemisfero .

     Dum la jarodauxro , laux la sezonoj , oni vidas en la cxielo paradon de konstelacioj . Ekzemple vintre oni observas Orionon , printempe Virgon , somere Aglon kaj auxtune Pegazon ..., ili estas do observeblaj nur dum kelka tempo de la jaro .

Tamen estas grupo da konstelacioj videblaj dum la tuta jaro , ili neniam subiras la horizonton ( por observantoj situitaj je pli ol 40 gradoj de la norda latitudo ) . Tiuj konstelacioj nomigxas cxirkauxpolusaj kaj kiel indikas ilia nomo , ili situas cxirkaux norda cxiela poluso . Ili estas : Granda Ursino , Malgranda Ursino , Drako , Cefeo , Kasiopeo kaj Gxirafo . Mi volas nur pritrakti tiujn konstelaciojn , kiuj entute trovigxas en cxirkauxpolusa zono , cxar ekzistas ankaux kelkaj konstelacioj , kiuj enhavas nur kelkajn stelojn neniam subirantajn la horizonton .

Do , ni komencu observadon de cxirkauxpolusaj konstelacioj . La plej facile estas unue trovi la Grandan Ursinon , faman sepstelan , kaserolforman ( aux cxarforman ) konstelacion situitan laux la nordo . Per teleskopo oni povas malkovri tie kelkajn interesajn cxielobjektojn , kiel duoblan stelon Mizaro . Fakte jam per nuda okulo oni povas vidi gxin tia , oni rimarkas apud gxi etan kaj feblan kompanon Alkoro , sed per teleskopo oni vidas , ke Mizaro mem jam estas duobla stelo ! Per bona observilo oni povas observi belan spiralan galaksion M 81 kaj neregulan galaksion M 82 ambaux brilaj kaj videblaj samtempe en la okulario .Estas ankaux granda sed febla spirala galaksio M 101 kaj planeda nebulozo M 97 (nomata ankaux otuso , cxar per bona observilo oni povas distingi en la nebulozo du etajn , malhelajn makulojn - kio pensigas al birdaj okuloj ) - situitaj suficxe proksime al la stelo Merako .

Plilongigante kvinoble norden la distancon inter du steloj de kaserolbordo ( Dubheo kaj Merako ) , oni trafas Polusan Stelon , kiu indikas nordon kaj trovigxas preskaux je norda cxiela poluso . Polusa stelo estas cxefstelo de la febla konstelacio Malgranda Ursino , kiu formas feblan stelkurbon , cxe kies fino trovigxas du steloj iom pli brilaj . Sen Polusa Stelo ( varia stelo supergiganta verda ) , la konstelacio de Malgranda Ursino estus preskaux sensignifa .

Inter Granda kaj Malgranda Ursinoj oni observas tentaklan konstelacion Drako , kiu duonencirklas Malgrandan Ursinon . Gxia longa korpo finigxas per kvarstela , t rapezforma kapo . En gxi la stelo Nu de Drako ,  Kuma , estas splenda , duobla stelo kun du komponantoj blankaj , suficxe interspacigitaj . Je la kolo de monstro trovigxas belega planeda nebulozo NGC 6543 ( nomata katokulo ) , observenda samkiel la stelo Kuma teleskope . Oni povas mencii ke la stelo alfa de Drako , Tubano , estis antaux pli ol 4000jaroj polusa stelo ( ekzemple uzis gxin antikvaj egiptanoj ) . Post kelkaj jarmiloj Vego , la brila stelo de la Liro igxos polusa stelo .

Kontraux la Granda Ursino rilate al nia hodiauxa Polusa Stelo trovigxas pompe brila , kvinstela M aux W forma konstelacio Kasiopeo , trapasata de la Lakta Vojo . Kasiopeo estas unu el la konstelacioj la plej renomaj de nia cxielo . Gxi reprezentas etiopian regxinon Kasiopea , katenigitan al sia trono . Jam observante gxin per binoklo oni havas plezuron esti ene de la Lakta Vojo , vidi multnombrajn stelojn , malfermitajn stelamasojn ...Cxiujn cxi mirindajxojn pli bone tamen obse rvi per teleskopo , oni tiam povas vidi dekojn kaj dekojn da ili . Inter la plej splendaj kaj vidindaj estas laux mi malfermitaj stelamasoj : M 52 , M 103 , NGC 663 , NGC 457 ... 

Apud Kasiopeo trovigxas konstelacio Cefeo , iom domforma , tegmentopinto de tiu domo estas situita proksime al Polusa Stelo . Cefeo , edzo de Kasiopeo , estis regxo de Etiopio .Gxi estas la konstelacio proksima al la Lakta Vojo , kun kelkaj malfermitaj stelamasoj , sed gxia vera intereso estas kelkaj elstaraj steloj : delta de Cefeo estas belega duobla kaj samtempe varia stelo .Gxi sxangxas sian magnitudon de 3,5 gxis 4,4 dum proksimume 5 tagoj . Oni povas gxin observi nudokule . Alia elstara stelo estas Garneta ( Mu de Cefeo) , stelo supergiganta rugxa , la plej rugxa el cxiuj rugxaj konataj steloj . Pro tio oni nomas gxin stelo - grenato ( grenato estas rugxkolora silikata mineralo ) .

Finfine , inter Polusa Stelo kaj stelo Kaprino de konstelacio Kocxero situas febla konstelacio Gxirafo , ne tre grava sed enhavanta tamen belan , malfermitan stelamason NGC 1502 .


Witold Cayzac