Amatora Rondo - Lernu cxielon

Saluton komencantoj ! Ni esperas, ke Vi startos vian studadon de Astronomio de tiuj cxi pagxoj. Ni volus , ke vi ekkonu plibone noktan cxielon, steloj, planedoj, iliaj sputnikoj, nian Sunan sistemon. Fakte la tuta "Amatora rondo" estas dedicxita al tio. Sendu al ni vian opinion pri la rubriko, viajn demandojn, viajn komentojn. Cxio helpos al ni pli bone labori por vi.

  • Norda Stelfirmamento kaj Suda Stelfirmamento

    Mapoj de la Norda kaj Suda stelfirmamentoj prezentas stelojn gxis la kvara magnitudo diverskolore laux sia spektroklaso. Pli eta punkto egalas al pli malbrila stelo. Videblas la plej brilaj konstelacioj.
    Terminoj:
    Magnitudo - mezurunuo de brilo de steloj aux de aliaj cxielobjektoj. Des pli magnitudo pli malgrandas, ju pli la objekto estas pli brila.
    Konstelacio - aro da steloj, grupigitaj de la imago de la antikvaj astronomoj laux fantazia figuro kaj ricevintaj apartan nomon.
    Spektroklasoj de la steloj reprezentas stelsurfacan temperaturon. Oni diras pri sekvaj spektroklasoj: M, K, G, F, A kaj B. Sur la mapo:
    klaso M estas montrita per rugxa koloro ( surfaca temperaturo gxis 3500° C ),
    klaso K - orangxa koloro ( surfaca temperaturo gxis 5000° C ),
    klaso G - flava koloro ( surfaca temperaturo gxis 6000° C ),
    klaso F - verda koloro ( surfaca temperaturo gxis 7500° C ),
    klaso A - blanka koloro ( surfaca temperaturo gxis 11000° C ),
    klaso B - blua koloro ( surfaca temperaturo gxis 21000° C ).

  • Pozicio de steloj sur la cxielvolbo kaj pozicio de lokoj sur Tero.
  • Vintraj konstelacioj Bonega artikolo de Witold por komenca esploro de vintra cxielo. Tajpu artikolon kaj iru konatigxi kun la cxielo. ( Notu: tauxgas por observantoj de Norda stelfirmamento ).
  • Kiel trovi Polusan Stelon en la Norda Stelfirmamento Sekva artikolo de Witold por komencantoj.
  • La konstelacioj de Leono kaj Kankro Witold auxtoras.
  • Printempaj konstelacioj Daùro de Witolda serio pri sezonaj nordaj konstelacioj.
  • Someraj konstelacioj La tria artikolo de la serio.
  • Cxirkaux polusaj konstelacioj de norda hemisfero Nova kontribuo de Witold.

    Ree al "Amatora rondo"