ASTRONOMIO - NOVA KLUBO
(Jen traduko de artikolo aperinta en gazeto "Midi Libre " koncernanta amatoran astronomian klubon , kiu fondigxis en februaro de 1999 jaro en sudfrancia vilagxo apud Montpelliero ) :
La unua kunveno de nova klubo " La Kompanoj Astronomoj de Kasiopeo " okazis en la Gariga renkontejo de vilagxo Cres . Tiu - cxi klubo estas malfermita por plenkreskuloj , adoleskoj kaj infanoj kaj gxi volas esti antaux cxio amikeca .

(Sur la foto trovigxas du AEKanoj : Witold Cay zac - dua de maldekstro kaj Hanna Cayzac - unua de dekstro )
Por la plenkreskuloj cxielobservado okazas sur la parkejo de Pic Saint - Loup ( Montopinto de Sankta Lupo ) en vilagxo Cazevieille , infanoj pli ol 8 - jaraj , akompanataj de siaj gepatroj kunvenas en la Gariga renkontejo de Cres , cxiun unuan monatmardon de 20 h gxis 21 h 15 .
Tiel , kun Yann Gourmelin , sperta astronomanimanto , infanoj ludante malkovros nian mirindan Universon . Helpata de Witold Cayzac , adolesko entusiasma por astronomio ekde sia 5 - jaragxo , Yann per siaj klarigoj simplaj , atentokaptaj sed ankaux poeziplenaj , lernigas ekkoni kaj ami tiun Universon de galaksioj , steloj , kometoj k.a. La sekva kunveno okazos mardon 02.03. ( 1999 ) en la Gariga renkontejo .
(Rimarko de H.C. ): Ekde septembro 1999 animanto por infanoj estas Michel Fernandez , sperta amatora astronomo , auxtoro de multaj astrofotoj de nia AEKa Astrofoto - Galerio . p>

Plenkreskuloj kaj adoleskoj dauxre renkontigxas sur parkejo de Montopinto de Sankta Lupo (cxirkaux 20 kilometroj de Montpelliero) .La Klubo " La Kompanoj Astronomoj de Kasiopeo " gvidata cxefe de Albert Salbin kaj Pierre Paul Feyte estas malfermita al cxiu scivolemulo, kiu volas malkovri belecon de nia splendora Universo . Pro tio gxi organizas 2 foje en la jaro , senpagan noktan cxielobservadon destinitan al vasta publiko .La kunveno estas antauxigata de gastronomia vespero - amikeca kolbasrostajxo .

Pierre - Paul Feyte okupigxas ankaux pri eldono de kluba gazeto titolita " La nazo supren " Jen ties traduko :


Bonan Vesperon al cxiuj !
Inter v iaj manoj vi tenas ( sed atentu pri blovpusxoj de Tramontano ) mian unuan eldonajxprovon de admirantgazeto , kiu celas , mi esperas tion , esti ligilbulteno inter bravaj Kompanoj Astronomoj .
Ne kontentigitaj esti enamigxintaj al regxino Kasiopeo , tiuj stranguloj renkontigxas de tempo al tempo sur tiu idilia spiralvolva parkejo cxe Montopinto de Sankta Lupo , tiu fiera kulmino sturmanta konstelaciojn , tiu flagra standardo de nia garigo levanta sian kalkan unikan spronon , tiu minerala klingo dispartiganta kristalpuran cxielon , tiu sxtona Babelo , cxe kiu , kortusxitaj , ni humilece provas kompreni silentan lingvon de steloj .
Povu niaj venontaj renkontigxoj havigi al ni belajn kaj surprizplenajn observadojn ! Ne povante nuntempe anonci al vi alvenon de flama kometo , mi jam povas diri al vi kio atendas nin baldaux :
11-an de februaro ( 2000 ) - Gxi estas tre bona dato por tiuj , kiuj sxatas nian Sunsistemon cxar gxi estos grandparte videbla .Laux la sinsekvo de malkreskan ta alteco estos videblaj : Saturno , Jupitero , Marso kaj Merkuro . Merkuro malaperas tre frue kaj gxia observado necesas horizonton okcidente ne obstrukcitan . Al tiu bela planedfamilio ni aldonu la Lunon , kiu sin prezentos laux la formo de dika arko . Gxiaj tri krateroj : Catherine , Cirille kaj Theophile estos bone videblaj .Cxiu el ili havas diametron cxirkaux 100 kilometran ; por kompari : ilia dimensio kovrus francan regionon de Perpignan gxis Grenoble .
3-an de marto ( 2000 ) -tiu kunveno okazos dum lernejaj ferioj kaj cxi - foje la Luno ne rendevuos ! Ni povos do malkovri objektojn de profunda cxielo .Nuntempe trezoroj de vintra cxielo estas ankoraux perfekte observeblaj , same kiel pletoro da galaksioj vere pleniganta la konstelaciojn de Virgo , Leono kaj Granda Ursino . (La vetero estis acxa - observado ne okazis . H.C. )
La alproksimiga printempa ekvinokso estas ankaux la plej bona periodo por plenumi Maratonon de Messier-o .Tiu astron omia sporto , tre populara en Usono , celas observadon de cxiuj 110 (109 ) objektoj de Messier-o dum unu sola nokta observado , de krepusko gxis ektagigxo . Se vi havas la kuragxon por fari tion , ne hezitu peti al mi konsilojn kaj dokumentojn . Persone mi preferas " duonmaratonon " (malkovri 52 objektojn dum 2 horoj ), kiu ne monopoligas la tutan nokton kaj ne komplete senfortigas amatoran astronomon (ecx pasian por Kasiopeo ) .La sekvaj cxielobservadoj okazos la 10-an kaj 31-an de marto , la 7-an kaj 28-an de aprilo de 2000 jaro .
Venu multnombre observi Universon !!
Pierre Paul Feyte ( esperantigis Hanna Cayzac )