D-ro Alexander Mikishev


Naskigxis en Rusio la 27an de Decembro 1960. Post fino de lernejo ekde 1978 gxis 1983 jaro estis studento de fizika fakultato de Perma Universitato. [ Urbo Permo estas granda regiona centro en okcidenta parto de Uralo, lima regiono inter Euxropo kaj Azio ] Ricevis akademian gradon egalan al Magistro de Sciencoj pri Teoria Fiziko. Post fino de la studado laboris 2 jarojn en Departamento de Teoria Fiziko en la sama Universitato. La Universitato eble estas relative ne konata ekster Rusio, sed eblas diri ke komence de la 20a jarcento tie laboris unu el la fondintoj de Kosmologia scienco Prof. Alexander Fridman kaj post la dua mondmilito en fizika fakultato formigxis tre fama scienca skolo pri hidrodinamiko ( multaj el kies reprezentantoj laboras nun en diversaj Universitatoj kaj Sciencaj centroj en Israelo, Usono, Germanio ).
Ekde fino de 1985 jaro igxis doktoranta studento en Scienca Instituto de Mekaniko ( Perm, Rusio ). En 1990 post doktorigxo pri temo "Numerika Simulado de Lokala Strukturo de du kaj kvazi-du dimensiaj turbulentaj fluoj" restis labori en la sama Scienca Instituto kiel Scienca Esploristo. La doktora tezo estis unu el pioniraj laboroj kie estis uzata novtipa matematika metodo ( "wavelet" analizo ) por esplori turbulencon.
En 1991 jaro enmigris Israelon. De la sama jaro estis Post-doktoranto cxe Tel-Aviva Universitato en Matematika Instituto. Tie okupigxis cxefe pri brulado kaj nelinea fiziko. Ekde 1993 jaro por du jaroj laboris cxe Astrofizika Observatorio de Galilea Maro. Tie cxefe okupigxis pri esplorado de variaj steloj. En 1996 jaro profesie eklaboris kiel softvara programisto en kampo de komputila komunikado. En 1999 jaro igxis ano de Israela Astronomia Asocio.
Nunaj sciencaj interesoj: variaj steloj, meteoroj, nelineaj procezoj en Universo, hidrodinamiko.
Esperanta agado: Esperantigxis en 1979 jaro. Gvidis E-klubon en Perma Universitato. Estis ano de la unua gvidgrupo de esperanto-movado en Uralo, Rusio ( Urala Esperanto-Komitato ). Post enlogxigxo en Israelo dujare estis estrarano de E-Ligo de Israelo.
Ano de Akademio Internacia de Sciencoj ( San-Marino ), Nov-Jorka Akademio de Sciencoj.
Posxta adreso:
Alexander Mikishev
str. Amazia Ha-Melech 20/1
IL-77484 Ashdod, Israelo
retadreso: mikisal@inverness.co.il
telefonoj: hejma +972-8-8653769
ofica +972-9-7663288 ( aldona 213 )
portebla +972-51-682718


Ree al pagxo "Nia Teamo"