Antoni Clavell


Naskiĝis en Barcelono la 6an de Marto 1939.
Lernis E-o aŭtodidakte en 1956 kaj ekde tiam, ĉiam praktikis iom, sed nek aktive nek sufiĉe.
En 1959 finis sian studadon kiel Mekanika Inĝeniero kaj poste studis kaj laboris pri la Scienco de la Materialoj (precipe Metalografio, termika traktado de metaloj, ktp).
Preferaĵoj estas tre (tro) diversaj: Astronomio (observado kaj komputado), studado de lingvoj, aplika Statistiko (komputado kaj eksperimenta desegno), muziko (ludado de instrumentoj, aŭskultado), Botaniko (plantidentigado, ecoj de la plantoj, Eŭropaorkideoj), Mikologio (identigado, kolektado kaj kuirado de la fungoj), komputilscienco (uzo kaj programado), meteorologio, montekskursoj, edukado kaj didaktiko, kuirarto, fotografio, vojaĝoj (pli ol 30 landoj vizititaj), ŝakludo, vivo kun la familio (ses nepoj alportas multajn laborojn!), k.t.p.

retadreso: aclavell@worldonline.es


Ree al paĝo "Nia Teamo"